Page 148 - heleco-96
P. 148

Muzeon de El Prado. Krome ili ekskursis ankaŭ al la Eskorialo kaj Toledo.
       Tiam, kiam la famo de Ejnŝtejno estis eksterordinara en la mondo, eble nur li
       kaj deko da scienculoj kiuj komprenis liajn ideojn sciis ke estis inter ili iu scien-
       ca malakordo. Li, intencante prezervi la certecojn de la determinismo, estis en

       intelekta milito kontraŭ la teoriistoj de la kvantuma teorio. Li neniam repaciĝis
       kun la ideo ke la okazaĵoj en la universo povus esti rezulto de neantaŭvideblaj
       faktoj, ke la naturo estu submetita, kiel pretendas la kvantuma teorio, al pro-

       bablecoj kaj necertecoj. Ĝis la jaro 1931 li studis la teoriojn de la tiamaj fizik-
       istoj (Herman Weyl, Theodor Kaluza, Oskar Klein, Arthur Eddington…) kaj
       polemikis kun ili pri tiu temo. Li persistis en la serĉado de pli kompleta eks-

       pliko pri la universo, iu unuecigita kampo kiu integrus la elektron, la magnet-
       ismon, la graviton kaj la kvantuman mekanikon. Li serĉadis teorion ene de kiu
       la gravita kampo kaj la elektromagneta estu kontemplataj nur kiel malsamaj as-

       pektoj de sama kampo.
       Kompreneble, en la procezo de tiu diskutado inter scienculoj oni publikigis ar-
       tikolojn per kiuj ili esprimis siajn opiniojn. Ĝenerale, al la ordinara publiko tiaj
       fizikaj teknikecoj diris nenion, sed pro la famo de Ejnŝtejno, la gazetaro estis

       ĉiam atenta al ĉio kion li verkadis kaj foje okazis ke la ĵurnaloj, inter ili eĉ la
       New York Times, bombaste pritemis artikolojn liajn kvazaŭ temus pri gravaj
       alportaĵoj al la teorio de la relativeco. Tio ĝenadis Ejnŝtenon ĉar foje siaj teks-

       toj temis pri nuraj provizoraj konkludoj aŭ supozoj kiuj ne meritis tioman aten-
       ton kaj pri kiuj li mem devis rezigni poste laŭ li avancadis en sia studado. Ek-
       zemple, en sia manio unuecigi la malsamajn kampojn de la fiziko, iam li dekla-
       ris: «Nun ni scias ke la forto kiu movas la elektronojn en ties elipsoj ĉirkaŭ la

       nukleoj de la atomoj estas la sama forto kiu movas nian Teron en ties jara tra-
       jektorio ĉirkaŭ la suno». Rezultas ke Ejnŝtejno ne sciis tion, kaj ankoraŭ oni ne
       scias tion. Jam tiam li estis konscia ke sia laboro vekis egan malfidon kaj pa-

       sian rifuzon de siaj kolegoj. Iu el tiuj kolegoj Wolfgang Pauli, demonstris ke la
       novaj formuladoj de Ejnŝtejno kontraŭdiris ties propran teorion de la relativ-
       eco. Pauli pravis, unu jaron poste Alberto mem estis rezignante iun el tiuj novaj

       teorioj. Sed li ne rezignis sian esploradon kaj entreprenis aliajn tezojn kiuj pro-
       vokis pluajn ĵurnalajn titolojn, sed li antaŭeniradis nenion en la solvado de la
       enigmo kiun li mem formulis. Denove la 23-a de januaro de 1931, la New York

       Times bombaste publikis kromanfoje: «Ejnŝtejno kompletigas la teorion de unu-
       ecigita kampo», kaj pluafoje la 26-an de oktobro de la sama jaro: «Ejnŝtejno
       anoncas novan teorion de la kampo». Kaj tiele pasis kromaj du jardekoj; neniu
       el  la  proponoj  de  Ejnŝtejno  tradukiĝis  en  iu  fruktodona  teorio  de  unuecigita

       kampo. Fakte, per la malkovro de novaj fortoj kaj partikloj, la fiziko iĝis pli kaj
       pli neunuecigita.
       Krom la publikigita materialo, grava forumo de la debatado inter la scienculoj pri

       la temo kiu interkontraŭfrontis ilin estis la Kongresoj de Solvay en Bruselo. En

                                                        148
   143   144   145   146   147   148   149   150   151   152   153