Page 149 - heleco-96
P. 149
ili Ejnŝtejno ludis la rolon de provokanto, in-
tencante subfosi la novan dominantan opi-
nion. En tiuj forumoj, ties partoprenantoj es-
tis ĉiuj ili Nobel-premiitoj aŭ personoj kiuj
ricevis poste tiun premion. Inter la junuloj,
kiuj konfidis konvinki aŭ rebati Ejnŝtejnon es-
tis: Werner Heisenberg, Paul Dirac, Wolfgang
Pauli, Louis Broglie, Arthur Compton, Erwin
Schrödinger… sed la plej eminenta oponanto
al Ejnŝtejno, jam ne tre juna, estis Niels Bohr.
Al ĉiuj ili Alberto prezentis obĵetadon kon-
traŭ la kvantuma teorio, kaj foje okazis ke iuj
el ili refutis liajn argumentojn surbaze de la te-
orio de la relativeco mem. Ne estis nur la kon-
cepto de necerteco tio kion rifuzis Ejnŝtejno,
sed ankaŭ, kaj ĉefe, alian ideon kiu komencis
furori en la sciencaj medioj de la kvantuma
mekaniko, nome, la teorio de la efiko dedis-
tance, t. e. ke io okazanta al iu objekto povus
tuje determini la manieron kiel estus observ-
ata alia objekto situanta en iu ajn alia loko.
Laŭ la teorio de relativeco la partikloj apart-
igitaj en la spaco estas sendependaj; se agado
kiu efikus sur iu el ili povus tuj influi sur alia
tre distance, tio kontraŭdirus la tezon de la te-
orio de relativeco, kiu asertas ke neniu forto,
eĉ ne la gravito, povas propagiĝi pri rapide ol
la lumo.
Obstine, en 1933, Ejnŝtejno daŭre asertadis ke
kvankam ŝajnis ke la subatoma nivelo estis
regata de la hazardo kaj la probableco, tamen
li daŭre kredis je iu modelo de realaĵo en kiu
oni povus certigi la okazontaĵojn kaj ne nur
ties probablecon. Sed okazis ke la novaj kos-
mologiaj malkovroj pli kaj pli almetis ele-
mentojn kiuj ne povis esti kontemplataj en la
antaŭaj teorioj. Kiam, en 1917, Ejnŝtejno ana-
lizis la «kosmologiajn prikonsiderojn» deriv-
atajn el sia teorio de la relativeco, oni pensis
ke la universo konsistis nur el nia galaksio,
ŝvebanta, kun ties proksimume cent-mil mili-
149