Page 150 - heleco-96
P. 150
onoj da steloj, en malplena spaco. Laŭŝajne
temis pri sufiĉe stabila universo, sen ekspan-
sio eksteren aŭ internen. Do, Alberto koncep-
tis ian «kosmologian konstanton» kiu kontraŭ-
rezistus la graviton por eviti la kunfandiĝon
aŭ kunfluon de la tuta materio de la universo.
Sed postaj malkovroj, ekde en 1924 per tiuj
de Edwin Hubble, montris ke ekzistas multaj
aliaj galaksioj, nuntempe oni kalkulas ke es-
tas cent-mil milionoj da ili, kaj krome ili dis-
iĝas ju pli rapide, des pli malproksime ili es-
tas. Kiam oni faris tiun malkovron, Ejnŝtejno
tuj identigis la forton kiu provocas tiun dis-
igon kun la «kosmologia konstanto» de sia te-
orio. Sed tio klarigas nenion pri la vera natu-
ro de tiu kontraŭgravita forto.
Krom Mileva kaj Elsa, al kiuj Ejnŝtejno edz-
iĝis, li havis am-aferojn kun aliaj virinoj. Tiuj,
kiujn oni konas, kaj kiujn ni koncize men-
cios, apartenas al lia berlina epoko, post lia
edziĝo al Elsa. Dum lia antaŭa geedzeco kun
Mileva, lia sola konata virin-afero estis ĝuste
tiu kun Elsa. En 1923, post sia edziĝo al tiu-
ĉi li enamiĝis al sia sekretariino Betty Neu-
mann. Ŝajnas ke temis pri serioza afero ĉar li
proponis al ŝi kunvivadi kun li kune kun El-
sa. Prudente, Betty rifuzis tian triangulan aran-
ĝon, sed ŝia rilato kun li daŭris ankoraŭ dum
iom da tempo. Vole nevole, Elsa devis toleri
pliajn tiutipajn aventurojn de sia promiskua
edzo. La sekvintaj amantinoj estis: Toni Men-
del, iu riĉa vidvino, Ethel Michanowski, iu vir-
ino el la alta socio de Berlino, kiu sekvis lin
en iu el ties vojaĝoj al Oksfordo en majo de
1931, Margarete Lebach, iu aŭstria blondul-
ino, Helen Dukas, alia sekretariino lia… El-
sa alkutimiĝis al ĉi tiuj aferoj; Alberto klar-
igis al ŝi ke la homaj estaĵoj ne estas laŭna-
ture mono-gamiaj/-andriaj.
En decembro de 1930, post la edziĝo de Mar-
got, la lasta filino de Elsa ankoraŭ estis fraŭl-
150