Page 151 - heleco-96
P. 151
ino, Ejnŝtejno kaj sia edzino entreprenis duan
vojaĝon al Ameriko. Ĉi-foje estis por labori
dum du monatoj kiel esploristo en la Tekno-
logia Instituo de Kalifornio. Oni klopodis ke
ĉi tiu vojaĝo ne estu tiom apoteoza kiom la
antaŭa rilate al la publika, amasa, gazetara,
intereso pri Ejnŝtejno. Sed la amasoj kaj la ga-
zetaro ne konsentis kun la restriktaj kondiĉoj,
kaj ankaŭ Ejnŝtejno ne; tuj post la alveno de
la ŝipo, kvindeko da ĵurnalistoj kaj fotistoj
sin ĵetis surbordigi ĝin por fari gazetaran kon-
ferencon al li. Kiel kutime, liaj respondoj al
la faritaj demandoj estis spritaj. –Ĉu vi povas
difini la relativecon per unu sola frazo? –por
mallonga difino estus al mi necesaj tri tagoj.
Tamen estis iu demando kiun li intencis res-
pondi serioze, kaj en kies respondo li eraris;
temis pri iu politikisto kies partio estis ŝpruc-
inta tri monatojn antaŭe. –Kion vi opinias pri
Adolfo Hitlero? –Li vivas el la malplena sto-
mako de Germanio. Kiam la ekonomia situa-
cio pliboniĝos, li ĉesos esti grava.
Ripetiĝis la apoteozaj publikaj aperoj de Ejnŝ-
tejno. En iu parko de Nov-Jorko li celebris la
judan feston de la Januká kun 15.000 perso-
noj, bankedis kun la redaktoroj de la New York
Times, la urbestro transdonis al li la ŝlosilojn
de la urbo, «relativ-maniere» laŭ sprita aserto
de la urbestro. Ejnŝtejno vizitis la ĵus konstru-
itan baptistan preĝejon de Riverside. La pas-
tro Harry Emerson Fosdick montris al la ge-
edzoj Ejnŝtejno la vitralojn kaj figurojn de
pensuloj, inter ili iun statuon de Ejnŝtejno
mem. Li demandis ĉu li estis la sola vivanto
inter tiuj figuroj de ĉiuj epokoj, kaj kiam la
pastro respondis jese, li replikis: do mi devos
ege zorgi pri tio kion mi faras kaj diras dum
la cetero de mia vivo. Dum lia intervidiĝo
kun la entreprenisto John Davison Rockefel-
ler evidentiĝis kiom multe malkonsentis unu
kun la alia pri la aferoj de la socialismo kaj la
151