Page 152 - heleco-96
P. 152
pacifismo. Oftis la publikaj diskursoj de Alberto favore al la pacismo, afero pri
kiu tiam estis ega debato en la usona socio. Post tiu nov-jorka vizito en sen-
ĉesa amasa aklamado, la geedzoj Ejnŝteno pludaŭrigis sian vojaĝon al Kali-
fornio, sed ili iris per-ŝipe, tra la Panama Kanalo. Sed antaŭe la ŝipo haltis en
Kubo; Alberto prelegis en la Akademio de Sciencoj de Havano, kaj ankaŭ en
Panamo kie oni faris al li solenan akcepton. La ŝipo alvenis al San-Diego de
Kalifornio matene de la lasta tago de 1930. Pli da ĵurnalistoj, pli da oficialaj
bonvenoj, pli da diskursoj, vizito al la kin-studo de Hollywood, pli da fotado
kaj filmado… En sia renkontiĝo kun Robert Andrews Millikan, prezidanto de
la Kalifornia Teĥnika Universitato kaj Nobel-premio en 1923, konstatiĝis la
diferencoj de ambaŭ eminentuloj pri sciencaj kaj politikaj aferoj kaj pri la pacif-
ismo. En ĉi tiu vojaĝo Ejnŝtejno interkonatiĝis kun aliaj gravaj personoj kiel la
verkisto kaj sindikatisto Upton Sinclair kaj la aktoro Charlie Chaplin. Pli da
festoj, pli da kunsidoj, pli da konferencoj… Estas menciinda io kion Ejnŝtejno
eldiris en iu konferenco al studentoj: «…dum milito, la scienco provizas al la
homoj la ilojn por venenigi kaj mutili unuj la aliajn, kaj en paco-tempo ĝi igas
nian vivon urĝo-plena kaj necerta. Anstataŭ konstitui liberigan forton, ĝi igis la
homojn sklavoj de la maŝinoj, devigante ilin dediĉi longajn kaj pezajn horojn,
preskaŭ ĉiam sen ĝojo, al ilia laboro. La zorgo plibonigi la vivon de la normalaj
personoj devus esti la ĉefa celo de la scienco. Neniam forgesu ĉi tion kiam vi
pripensu viajn proprajn diagramojn kaj ekvaciojn!»
Por reveni al la Easto de Usono, la Ejnŝtejn geedzoj vojaĝis pertrajne. Survoje
ili haltis en Ĉikago, kie Alberto prononcis diskurson ekde la platformo de la
vagono al iu grupo de pacifistoj kiuj kuniĝis tie por vidi kaj aŭdi lin. Alveninte
al Nov-Jorko, dum la 16 horoj dum kiuj li estis tie antaŭ la enŝipiĝo, la «Ejnŝ-
tejn-manio» atingis novajn pintojn. La germana konsulo informis al Berlino: «La
personeco de Ejnŝtejno, oni ne scias kial, vekas ian specon de amasa histerio».
La pacismo de Ejnŝtejno estis submetita al ega premo laŭ mezure ke la nazi-
istoj politike progresis kaj evidentigis sian agresemon. Li sin vidis pridiskutante
ĉi tion kun aliaj germanaj kaj aŭstriaj socialistoj. La pacifismo, la defendo de la
tutmonda federismo kaj la rifuzo de la naciismo konstituis lian politikan ten-
iĝon kiu inkludis ankaŭ la pasion por la socia justeco, la simpation al la submet-
itoj, la antipation al la rasismo kaj la inklino al la socialismo. Sed dum la jar-
deko post 1930 li daŭre disvolvis malkonfidon pri la aŭtoritato, lojalecon al la
individuismo kaj al la persona libereco, kio igis lin abomeni pri la bolŝevismo
kaj la komunismo. Spit’ al tio ke li sufiĉe reagis kontraŭ ne malmultaj burĝaj
konvencioj, la burĝa penso kapablas enŝoviĝi eĉ en la menson de homoj kiel li,
kiuj sin kredas liberaj el ĝia influo. Pri tiuj aferoj kaj ankaŭ pri sia religia kred-
aro oni faris al Ejnŝtejno multajn demandojn en gazetaraj intervuoj kaj en aliaj
kuntekstoj. Ofte, liaj opinioj pri tiuj temoj, same kiel tiuj pri la sciencaj aferoj,
iĝis objekto de ĵurnalaj paĝo-titoloj. La eĥoj de la tiama gazetara intereso pri li es-
152