Page 153 - heleco-96
P. 153
tas troveblaj nuntempe, krom en la multaj bio-
grafioj publikigitaj pri li, ankaŭ en multaj
interretaj paĝoj.
En decembro de 1931 Ejnŝtejno estis navig-
ante triafoje destine al Usono kaj intencante
lerni la anglan lingvon. Okazis ke li estis se-
rioze pensante la eblecon definitive forlasi
Berlinon kaj lokiĝi aliloke, ekzemple en Bri-
tio aŭ Usono. Fakte, li havis ofertojn el ambaŭ
landoj, do, kvankam ĉi tiu vojaĝo estis por du-
monata restado kiel vizitanta profesoro en la
Kalifornia Teĥnika Universitato, li profitis la
okazon por studi la eblecon je definitiva kon-
trakto. Kaj jen, en Usono mem, li trovis ne
unu sed du ofertojn, tiun de la menciita Uni-
versitato de Kalifornio kaj ankaŭ alia de la
Universitato de Princetono. Ĉi lasta pli altiris
lin ol tiu de Kalifornio, sed tiam li ankoraŭ de-
cidis nenion. Verdire, li ne emis forlasi Berli-
non; se ne estus tiu afero de la malbenindaj
naziistoj kaj la danĝero kiun ili reprezentis,
neniam li entreprenus forlasi Germanion. Post
sia reveno al Berlino, kie la situacio pli kaj
pli negative evoluis, li denove vojaĝis ekster-
landen, ĉi-foje al Oksfordo por serio da konfe-
rencoj. Tie li konstatis ke la usona stilo plaĉis
al li pli ol la brita. Do, li perletere daŭrigis la
negocadon por ebla translokiĝo al Princeto-
no, kaj poste jam ne perletere sed el Princeto-
no mem venis al Berlino Abraham Flexner
por trakti kun li la kondiĉojn de lia kontrakto
kun la tiea universitato. Kiam Flexner deman-
dis al Alberto kioman jaran pagon li postulus,
lia respondo –3.000 dolaroj– konfuzis la
usonanon, kiu venis al la konkludo ke tiuj afe-
roj pri mono estus prefere trakti ilin kun Elsa;
la fina interakordo kun ŝi estis 10.000 do-
laroj jare, kaj Ejnŝtejno sukcesis ke oni kon-
traktu ankaŭ lian helpanton Walther Mayer.
Sed li daŭre ne decidis forlasi Berlinon kvan-
kam oni petis al li tion fari.
153