Page 154 - heleco-96
P. 154
Tiam okazis iuj neatenditaĵoj: en Germanio, la nova registaro de Franz von Pa-
pen intencis regadi altrudante militistan povon por bari la vojon al la naziistoj,
kaj en Usono iome komplikiĝis la situacio por Ejnŝtejno. Lia famo en tiu lando
kiel pacisto vekis reagon de la usona reakciularo: estis iu virina grupo kiu kvali-
fikis sin kiel gvardistinoj kontraŭ socialistoj, komunistoj, feministoj kaj nedezir-
indaj fremduloj, kaj Ejnŝtejno enkadriĝis en iuj el tiuj kategorioj. El tiu grupo
venis konkreta vetoo al la enmigrado de Ejnŝtejno, kaj la FBI malfermis al li
esploron, el kiu rezultis 1.427-paĝa dosiero, kaj la usona konsulo en Berlino ri-
cevis instrukciojn pridemandi Ejnŝtejnon antaŭ koncesii al li alian vizon. La
New York Times publikigis la mokan deklaracion de Ejnŝtejno ridindigante la
batalon de tiuj virinoj kontraŭ li, kaj li estis kunvokita en la usonan konsulejon
en Berlino por respondi la pridemandaron per kiu oni devus taksi ĉu li estus aŭ
ne akceptinda por enmigrado en Usonon. En tiu rendevuo Alberto kondutis
defie kaj deklaris ke li estis socialisto kaj pacifisto, kaj ke se li devus eniri en
Usonon kiel suspektindulo, li tute ne deziris iri al tiu lando. Kiam oni eksciis
tion en Usono estis ega konsternita reago favore al li, kaj tiunokte mem li
ricevis la vizon. Do, li kaj Elsa reigis la preparadon de siaj valizoj kaj eliris el
Germanio, en decembro de 1932, destine al Bremerhaven por enŝipiĝi tie.
Ĉi tiu vojaĝo de Ejnŝtejno al Usono ne estis lia definitiva translokiĝo al tiu
lando; verdire, li ankoraŭ ne estis perdinta la esperon povi reveni en Germa-
nion. Dum iom da tempo li estis en Pasadena farante prelegojn kaj publikajn
diskursojn kontraŭ la milito, kaj eĉ ne rifuzis kritiki la kapitalistan sistemon kiu
tiam estis okazigante la mondan ekonomian krizon tiam ekzistantan. Sed dume
en Germanio okazis io kio tute ŝanĝis la situacion, la 30-an de januaro de 1933
Adolfo Hitlero kaptis la povon kiel nova kanceliero. Fine de februaro estis
bruligita la Reichstag kaj la brun-ĉemizuloj alsaltis la judajn hejmojn. En tiaj
kondiĉoj Ejnŝtejno ne kuraĝis reveni en Germanion. La naziistoj enrompis du-
foje en lia hejmo, sed liaj paperoj jam estis metitaj ensave far Margot, la filino
de Elsa. Antaŭ lia reveno al Eŭropo, Ejnŝtejno estis invitita al pluaj publikaj
ceremonioj, en kiuj oni esperis ke li daŭre emfazadus sian pacifismon, sed Hi-
tlero estis sukcesinte ŝanĝi tiun konvinkon de Ejnŝtejno: de tiam ĉi tiu ne plu
parolis kontraŭ la milito. La tagon antaŭ la enŝipiĝo por reveni al Eŭropo Elsa
kaj Alberto estis vidante en Princeton domojn kiuj estis por vendo.
Alveninte al Antverpeno, la 28-an de marto de 1933. Ejnŝtejno prezentiĝis en
la germana konsulejo en Bruselo kaj tie li redonis la pasporton kaj rezignis sian
germanan civitanecon, krome li sendis leteron al la Prusa Akademio demisiante
de sia posteno en tiu institucio. La naziistoj furiozis tial ke Ejnŝtejno devancis
ilin farante tion kion ili mem volis fari antaŭe. Tiumonate la naziistoj komencis
la bojkoton al la entreprenoj kies proprietuloj estis judoj, kaj en la Universitato
de Berlino oni malpermesis la eniron de judaj profesoroj kaj studentoj. Inter
tiuj kiuj sin vidis devigitaj forlasi la landon estis dek-kvar Nobelpremiitoj kaj
154