Page 20 - heleco-96
P. 20
kiel premio 50.000 dolarojn de la epoko, kaj neniu invento aŭ plibonigo de
elektra aparato valorus tiom altan mon-sumon.
Verdire, Nikolao Teslo ne estis senlabora dumlonge. En tiu tempo la nakskiĝ-
anta kaj rapide evoluanta industrio de la elektro estis tre altira por la invest-
antoj, kaj aperis novaj konkurantoj kiuj konsideris interese kontrakti Teslon. En
decembro de tiu jaro 1884 iuj entreprenistoj -Benjamin A. Vail, de Rahway, kaj
Robert Lane- organizis la Tesla Electric Light and Manufacturing Company.
Surbaze de tio kion li estis lerninta laborante por Edisono, Teslo proponis, ke ĉi
tiu nova kompanio disvolvu sian propran sistemon de elektraj arkaj lampoj.
Notindas ke en 1886 ekzistis almenaŭ kvardek firmaoj fabrikantaj sistemojn de
elektraj arkaj lampoj. En Usono, dekduoj de komercistoj kiel Vail kaj Lane
estis interesitaj pri la nova elektra industrio, kaj fondis novajn kompaniojn por
produkti ekipaĵon de ark-elektraj lampoj. En tiu epoko Teslo registris patentojn
de generatoroj, regulatoroj kaj ark-elektraj lampoj kiuj plibonigis la rendimen-
ton de la tiam ekzistanta materialo. Tiam Teslo ricevadis relative bonan mona-
tan salajron, tamen li ne sukcesis ke la entreprenistoj Vail kaj Lane interesiĝu
pri lia invento de motoro de alterna kurento. Krome ili ne atingis sukceson en
la altkonkurenca tereno de la lampoj de elektra arko. Tiu merkato estis firme
kontrolata de la kompanio Thomson-Houston, kaj fine Vail kaj Lane decidis
dediĉigi al alia branĉo de la elektra industrio en kiu ne estis necesaj la servoj de
inventistoj kiaj Teslo. Krome li ne povis ĝui la profiton de siaj patentoj ĉar li
estis cedinte la koncernajn rajtojn al Vail kaj Lane. Kiel ni vidos poste tiam ne
estis la sola fojo kiam li kondutis tiom stultece. Forlasita de la patronoj de sia
negoco en Rahway, malfacilaj tempoj venis por Tesla, kiu ne povis trovi labo-
ron kiel inĝeniero aŭ inventisto. Post kelkaj laboroj je riparado de elektra ekip-
aĵo, li devis pergajni sian vivon kiel taglaboristo, farante fosaĵojn. Li diris per
sia membiografio: «mi travivis tutan jaron da terura angoro kaj amaraj larmoj,
sufero intensigita de materia neceso, [konsciante ke] mia alta edukado en diver-
saj branĉoj de la scienco, mekaniko kaj literaturo estis kvazaŭ moko».
Meze de tiu por li malfeliĉa situacio, en marto de 1886 Teslo registris patenton
pri termomagneta motoro. Tiu patento estis decida faktoro por la ŝango de lia
situacio ĉar ĝi vekis la atenton kaj intereson de gravaj homoj de la telegrafa
industrio. Alfred S. Brown eksciis pri la inventemo de Teslo kiam ĉi tiu estis
laborate kiel fosisto. Pensante ke la termomagneta motoro de Teslo estus utila
en la tereno de la pertelegrafa interkomunikado, Alfred S. Brown kontaktis kun
Charles F. Peck, alia gravulo de la telegrafa fako. Ambaŭ entreprenistoj sciis
ke estis bankoj kaj komercistoj interesitaj lu-preni proprajn telegrafajn kablojn
por demarŝi siajn aferojn sekurece. Tio signifas ke en la telegrafa industrio es-
tis konkurenco de kapitalo-investantoj ne pli malgranda ol tiu de la elektra in-
dustrio. En ĉi tiu konkurenco la inventisto Teslo estis destinita roli same grave
kiel li estis antaŭe rolinta en la elektra. En la entrepreno Mutual Union, de
20