Page 156 - heleco-96
P. 156
kaj diris: Mi ne sciis ke ĝi valoras tiom da mono!. La belgoj prenis la aferon pli
serioze kaj asignis al li du fortikajn policistojn por gard-deĵori en lia domo.
Dum li estis en tiu urbeto venis al li pli da ofertoj el tuta Eŭropo; ŝajnas ke iuj
el ili estis eĉ pli malavaraj ol tiu de Princetono. Dum iom da tempo li estis
konsiderante la eblecon akcepti la oferton kiun oni faris al li ekde Hispanio: La
New York Times informis ke li estis akceptinte postenon en la Universitato de
Madrido. Ankaŭ oni prikonsideris la eblecon aliĝi al la Hebrea Universitato de
Jerusalemo; se ĉion konsideri, tiu universitato estis, iamaniere, filino lia; sed
okazis ke dum la antaŭaj kvin jaroj Ejnŝtejno estis kverelante kun la administr-
antoj de tiu universitato kaj en 1933 la afero estis derivante al ia interfrontiĝo
ĝuste kiam li kaj aliaj profesoroj fuĝis el la naziistoj. Weizmann ne kapablis
solvi la konflikton inter Ejnŝtejno kaj la responsuloj de la Hebrea Universitato,
kaj ĉi tiu restis formetita kiel ebla akademia destino de Alberto.
Kiel bona scienculo, Ejnŝtejno estis plene kapabla ŝanĝi sian teniĝon kiam ĉi
tiu rezultis kunfrontita al novaj evidentecoj. La pacismo estis iu el siaj plej pro-
fundaj idealoj, sed ekde la komenco de 1933, rezulte de la faroj de Hitlero, Ejnŝ-
tejno klare sin poziciiĝis favore al la milit-servo, almenaŭ en la tiamaj cirkons-
tancoj. Li deklaris ke en la tiama situacio li mem, se tio estus ebla, iĝus soldato.
Dum iom da tempo li estis en polemiko kun asocioj kaj grupoj de milit-rifuz-
antoj kiuj sin sentis perfiditaj de li.
El Le Coq sur Mer Ejnŝtejno faris kroman vojaĝo al Oksfordo por prelegi tie,
kaj en tiu okazo li intervidiĝis kun Chamberlain kaj aliaj britaj politikistoj. Oni
ripetis al li la oferton de Oksfordo, kaj dume en Usono la Patriotaj Virinoj daŭ-
re celis vetoi lian aliron al la lando. Dume la ĝermana presaro daŭre pre-
zentadis lin kiel tre danĝeran krimulon, «ankoraŭ ne-pendumita». Lia rilato kun
Maric estis pliboniĝinta tiel multe, ke kiam ŝi eksciis ke li ne povis reveni al
Germanio, li invitis kaj lin kaj Elsan iri al Zuriko kaj resti en ŝia apartamento.
Einstein sin sentis agrable surprizita, kaj kiam li vojaĝis sola al la urbo en mo-
nato majo, li restis ĉe ŝia domo. Tiu okazo estis la lasta en kiu ambaŭ renkont-
iĝis. Kun lia filo Hans li jam estis renkontiĝinta la antaŭan jaron. Hans estis
edziĝinta kaj havis sian propran familion. Ne tiel la alia filo, Eduardo. Lia
mensa malsano tenis lin en hospitalo. Por Ejnŝteno estis tre doloriga sia lasta
vizito al li. Pri lia malsano, kaj aliaj aferoj, dum iom da tempo Ejnŝtejno havis
korespondadon kun Sigmund Freud. Tiu korespondado estis tiom senutila por
Freud kiom por Ejnŝtejno: ĉi tiu komprenis nenion pri psikoanalizado, kaj
Freud komprenis nenion pri relativeco.
Alberto troviĝis en sia lasta vizito en Anglio. En Southamton li enŝipiĝis, kune
kun Walter Mayer, en la Wetsmoreland kiu venis el Antverpeno, en kiu venis
el tie Elsa kaj Helen Dukas. Kvankam Ejnŝtejno pensis ke povus reveni la sek-
van jaron al Britio por pasigi iom da tempo en Oksfordo kaj prelegi tie, la fakto
estis ke neniam plu li revenis en Eŭropon.
156