Page 157 - heleco-96
P. 157
La 17-an de oktobro de 1933, kiam la Ocean-ŝipo Wetsmoreland alvenis al
Nov-Jorko, komenciĝis la 22-jara lasta etapo de la vivo de Alberto Ejnŝtejno,
etapo tute usona. Li apenaŭ eliris el tiu lando dum la cetero de sia vivo. Tem-
ante pri tio, Paul Langevin lamente diris: La Papo de la Fiziko transloĝiĝis kaj
nun Usono iĝis la monda centro de la natur-sciencoj.
En la novjorka haveno estis preparita al Ejnŝtejno iu spektakleca akcepto simila
al tiu de la antaŭaj liaj alvenoj al tiu lando, sed Abraham Flexner, la direktoro de
la Instituto de Superaj Studoj de Princetono, aranĝis la aferon por ke Alberto
kaj ties akompanantoj elŝipiĝu ne-vidataj de la publiko. En Princetono oni asig-
nis al li iun oficejon en iu angulo de la universitata halo provizore uzata por la
Instituto. Kiam oni demandis al li kiu materialo estis al li necesa, li respondis:
skribo-tablo, seĝo, papero kaj krajonoj… ha, kaj ankaŭ granda paper-korbo
kien mi povu ĵeti ĉiujn miajn erarojn. En la Universitato li ne havis konkretajn
instruajn devojn krom sporadan al malgrandaj grupoj da studentoj. Je lia surpri-
zo, kaj kontento de Elsa, oni fiksis por li jaran salajron de 15.000 dolaroj, kio
garantiis al li emeritiĝon je 65-jaraĝo –tiam li estis 54-jara– kun pensio de
7.500 dolaroj jare. Elsa kaj li baldaŭ luprenis iun domon.
Atestas pri la intereso kiun li daŭre vekadis en la publiko la fakto ke oni rakon-
tis multajn anekdotojn, veraj aŭ ne, pri li. Iu el ili, verŝajne vera, estis ke en iu
okazo, iu kristana grupo decidis kunveni por preĝi favore al la judoj tiam perse-
kutataj en Germanio; Ejnŝtejno surprizis ĉiujn demandante ĉu li povus ĉeesti,
kaj kunportis sian violonon kaj, laŭ maniero de preĝo, li interpretis iun soloon.
Ejnŝteno baldaŭ akiris famon je afabla, bonkora, preteratenta, ĉifonulo… ĉi-
kaze ĉiuj-ĉi ecoj estis realaj. Preskaŭ neniam li kombis sian hararon kaj kelk-
foje li forgesis surmeti al si ŝtrumpetojn. Feliĉe por li, Elsa, kaj ankaŭ lia sekre-
tariino Helen Dukas, tre atentis eviti tiajn distriĝemojn liajn. Flexner penadis
protekti lin el la publikeco, sed pri tio Ejnŝtejno ne kunlaboris; li ĉiam estis
preta por intervjuoj kaj fotado, ĉefe se li povus profiti sian famon por kolekti
monon kaj simpation favore al la eŭropaj judoj, kies situacio daŭre estis mal-
boniĝante. Ĉi tiu teniĝo de Ejnŝtejno konfuzis Flexner-on, judo li mem kaj
asimilita; li timis ke tio povus provoki kontraŭjudan reagon en Princetono.
157