Page 158 - heleco-96
P. 158
La kriterioj de Ejnŝtejno kaj Flexner forte diferencis inter si pri ĉi tiu afero, ĝis
tioma grado ke ili alvenis al vera malamikeco. Okazis ke oni invitis Alberton
partopreni en muzik-recitalo en Manhatano cele kolekti monon por la judaj ri-
fuĝintoj. Flexner intencis eviti tiun publikan aperon de Ejnŝtejno kaj tiucele
sendis leterojn al ĉi tiu kaj al Elsa argumentante ke la judoj kiel ili devus resti
nerimarkite ĉar tro da publikeco povus veki antisemitismon: Mi opinias tiele
ekde kiam Hitlero entreprenis sian kontaŭjudan politikon, kaj mi agadis kun tiu
kriterio. Estis indicoj en la usonaj universitatoj ke la judaj studentoj kaj profe-
soroj povos suferi se oni ne agadus singarde. Konante la persistemon de Ejnŝ-
tejno oni povas supozi ke li spit’ al ĉio partoprenis en la Manhatana recitalo,
kie ĉiu spektanto pagis 25 dolarojn, kaj li eĉ permesis la alirecon de la gazetaro
al li. Klopodante eviti tiajn farojn, Flexner komencis interkapti la poŝton de
Ejnŝtejno kaj rifuzi invitojn ties-nome. La konflikto estiĝis kiam Ejnŝtejno, laŭ
peto de la novjorka rabeno Stephen Wise, mendis viziton al la usona preziden-
to Franklin Roosevelt por atentigi ĉi tiun pri la situacio de la judoj en Germa-
nio. Oni invitis Ejnŝtejno viziti la Blankan Domon, kaj kiam Flexner eksciis
tion, kolerigita li faris demarŝojn por abortigi la intervidiĝon de Ejnŝtejno kun
la prezidento. Kiam oni informis pri tio al Alberto, li sin turnis al Eleanor, la
edzino de la prezidento, kaj tiamaniere li sukcesis ke oni faru al Elsa kaj al li
formalan inviton por noktmanĝi kun la geedzoj Roosevelt. La vizito de la geed-
zoj Einstein al la Blanka Domo okazis la 24-an de januaro de 1934; tie ambaŭ
geparoj noktmanĝis kaj pasigis la nokton en afabla interparolado. La enmiksiĝo
de Flexner furiozigis Ejnŝtejnon; li sendis leteron al la direktoraro de la uni-
versitato plendante pri la konduto de Flexner kaj deklaris ke se li denove sufe-
rus tiaspecajn enmiksiĝojn en siajn aferojn li rompus ĉiujn rilatojn kun tiu uni-
versitato. Oni pravigis Ejnŝtejnon, kaj Flexner devis rektifi, tamen, rezulte de
tio Ejnŝtejno perdis sian influon kun tiu, kaj ambaŭ restis malamikece. Spit’ al
ĉio ĉi, al Alberto plaĉis Princetono kaj neniam li entreprenis forlasi tiun lokon
kvankam li ricevis ofertojn de aliaj usonaj kaj fremdaj universitatoj.
Ankaŭ al Elsa plaĉis tiu loko, sed malfeliĉe ŝi devis vojaĝi al Eŭropo por zorgi
pri sia plejaĝa filino Ilse, kiu tiam troviĝis malsana ja leŭkemio en Parizo. Post
ties morto, Elsa portis ŝiajn cindrojn al Usono, kaj kunportis ankaŭ kelkajn kes-
tojn kun libroj kaj paperoj de Alberto kiujn Margot estis sekrete forportinta el
Germanio. En la verkitaj biografioj de Ejnŝtejno abundas anekdotoj kaj traviv-
aĵoj liaj de tiu ĉi usona etapo, liaj ŝatokupoj, amikecaj rilatoj, sportado, rilatoj
kun la gazetaro… Ĉio ĉi montras ke li estis plene kaj komforte instalita en tiu
loko kaj vivmaniero. Inter la tiamaj amikoj de Ejnŝtejno estis la rusa skulptisto
Serguéi Konenkov, kiu ellaboris iun fajnan buston de li. Li baldaŭ inter-
amikiĝis ankaŭ kun la edzino de la artisto, Magarita Konenkova, kiu estis so-
veta spionino, io kion Ejnŝtejno ne sciis. Fakte, post la morto de Elsa, li eĉ
havis amaventuron kun ŝi, kiel ni poste vidos.
158