Page 159 - heleco-96
P. 159
Ĉar Ejnŝtejno decidis definitive instaliĝi en
Usono, li konsideris oportune mendi la civi-
tanecon de tiu lando. Dum lia vizito al la
Blanka Domo, la prezidento Roosevelt suges-
tis ke li devus akcepti la oferton de iuj parla-
mentanoj kiuj proponis aprobi specialan le-
ĝon por solvi lian kazon. Sed Ejnŝtejno pre-
feris uzi la normalan sistemon, kiu postulis el-
iri el la lando cele povi reeniri ne kiel vizit-
antoj sed kiel aspirantoj al la civitaneco. Do
li, kune kun Elsa, Margot kaj Helen Dukas
faris tiun demarŝon: en majo de 1935 ili el-
iris per la Ocean-ŝipo Queen Mary destine al
Bermudo por resti tie dum kelkaj tagoj kaj
fari de tie la koncernan mendon. Kiam ili al-
venis al la ĉefurbo, Hamiltono, la guberni-
estro faris al ili neatenditan solenan akcepton
kaj oferis al ili la plej luksajn hotelojn de la
insulo, sed Ejnŝtejno preferis loĝi en iu mo-
desta gastejo.
Tiusomere, en Princetono, Ejnŝteno akiris iun
modestan domon, la 112-an de Mercer Stre-
et, kiu de tiam famiĝis pro tio ke ĝi estis la
loko kie li loĝis ĝis la fino de sia vivo. Helen
Dukas instalis sian sekretariecan laborejon
en la malgranda biblioteko de la ter-etaĝo
por okupiĝi pri la korespondado de Ejnŝtejno
kaj la sola telefon-aparato de la domo. La ko-
respondado sendita al Ejnŝteno estis tre abun-
da, kaj Helen sin vidis devigita selekti la le-
terojn kaj mildigi ĝian enhavon kiam la teks-
to estis neafabla. La telefon-numero neniam
aperis en la telefon-listo, kaj la vizitoj al la
domo estis zorge elektitaj. Elsa organizis la
studejon de Alberto en la dua etaĝo. En tiu
ejo la profesoro plu dediĉiĝis senlace pripen-
si la teoriojn de unuecigita kampo.
La najbaroj de Ejnŝteno alkutimiĝis vidi lin
ĉiutage iri perpiede el sia domo al la universi-
tato kaj revene. Lia distriĝemo pli akcentiĝis
laŭ la pasado de la tempo. Kelkfoje, reven-
159