Page 161 - heleco-96
P. 161
antinojn, ia profunda sento unuigis lin al ŝi,
kaj tiele ilia interligo ĉiam estis forta. Li serĉis
konsolon en sia laboro, kaj pli profunde ab-
sorbiĝis en ĝi. Fakte, tiumonate mem li kaj
sia helpanto prilaboris du artikolojn: per iu el
ili oni esploris kiamaniere la kurbiĝo de la
lumo pro la gravita kampo de la galaksioj po-
vus krei «kosmajn lensojn» kiuj pliampleks-
igus la malproksimajn stelojn, kaj la alia te-
mis pri la ebla ekzistado de gravitaj ondoj.
Post la morto de Elsa, Ejnŝtejno daŭre loĝ-
adis kun sia duonfilino Margot kaj sia sekre-
tariino Helen Dukas, kaj iomete poste ankaŭ
kun sia fratino Maja kiu translokiĝis tien por
loĝi kun ili. En oktobro de 1937 li ricevis la
viziton de sia filo Hans kiu tiam alvenis al
Usono por trimonata restado. La sekvintan ja-
ron Hans definitive translokiĝis al Usono kun
sia familio kaj mendis la usonan civitanecon.
La alia filo, Eduard, pro ties stato de mensa
malsano, ne povis elmigri al Usono kaj restis
en hospitalo dum longaj periodoj. Mileva de-
vis suferi tian situacion kaj ankaŭ la morton
de sia patrino kaj fratino en tiu epoko.
Tiam en Eŭropo oni perceptis antaŭmilitan
etoson, en Hispanio estis jam fakta civilmi-
lito en kiu la faŝismo estis klare montrante
sian naturon. En tiuj cirkonstancoj iĝis pli
malfacila la elmigrado al Usono. Ejnŝtejno
klopodis helpi finance kaj alimaniere la eŭ-
ropajn judojn kiuj troviĝis subminace de la na-
ziismo. Li iĝis defendanto ankaŭ de la inter-
rasa toleremo en Usono. Tiu fakto pli kontri-
buis igi lin suspektinda antaŭ la usonaj kon-
servativaj fortoj.
En la scienca tereno, Ejnŝtejno, daŭre kontraŭ-
batalis, senfrukte, la kvantuman teorion. Fine
de la 30-aj jaroj, kiam Eŭropo kaj la mondo
prepariĝis por milito pli granda ol ĉiuj ekzist-
intaj ĝis tiam, Ejnŝtejno kaj aliaj fizikistoj
kiel li estis enkotigitaj pridiskutante ĉu ekzis-
161