Page 160 - heleco-96
P. 160
inte al sia domo, li haltis kaj staris dum iom
da tempo ĉe la pordo kaj poste ekis reiri al la
Instituto, kaj Helen Dukas devis kuri post li
por preni lin je la mano kaj konduki lin al la
hejmo. Iutage iu telefonis al la Instituto de-
mandante pri iu konkreta dekano; kiam ties
sekretario respondis ke tiumomente la deka-
no ne povis respondi telefone, heziteme la al-
vokanto demandis la adreson de la loĝejo de
Ejnŝtejno, kaj kiam oni diris al li ke oni ne
povas doni tiun informon, la alvokanto flustre
diris: Bonvolu diri ĉi tion al neniu, sed mi es-
tas la doktoro Ejnŝtejno, mi iras al mia do-
mo, sed mi forgesis kie ĝi troviĝas. Lia bio-
grafioj priskribas multajn el tiutipaj konfuz-
iĝojn. Ni aldonas nur sekvan: iam, estante en
iu festeno per kiu oni omaĝis lin, li distriĝ-
eme elprenis kajeron kaj skribis ekvaciojn
sur ĝi. Kiam oni prezentis lin, la ĉeestantoj ek-
staris kaj ovaciis lin, sed li daŭre estis enpens-
ema en siaj ekvacioj. Dukas atentigis lin kaj
petis ke li ekstartu. Li tion faris, sed vidante
ke ĉiuj estis aplaŭdante, li supozis ke tio estis
dediĉe al alia persono kaj li tuj aldoniĝis al la
ovacio. Helen devis alproksimiĝi al li kaj in-
formi lin ke la ovacio estis dediĉita al li.
Iomete post la translokiĝo al la nova domo,
Elsa suferis okulan inflamon. La kuracistoj
diagnozis ke tio estis simptomo de koraj kaj
renaj problemoj, kaj ke ŝi devus ripozi. Kelk-
foje Alberto iome legadis por ŝi, sed plejofte
li intense absorbiĝis en siaj studoj. Somere
de 1936, profitante ke iomete pliboniĝis la
sanstato de Elsa, ŝi kaj Alberto somerumis en
Saranac Lake, piede de la montoj Adiron-
dack. Estis agrabla somero por ili, sed en la
vintro Elsa estis denove malsana enlite kaj
pli malforta; ŝi mortis la 20 de decembro de
1936, kio alportis al Ejnŝtejno pli da doloro
ol li mem estis supozinta. Spite al tio ke li ha-
vis, dum la geedza vivo kun ŝi, multajn am-
160