Page 162 - heleco-96
P. 162
tas aŭ ne iu fakta reala situacio sendependa
de nia observado. Alberto obstine kontraŭ-
frontis la principon de ne-certeco de la kvan-
tuma mekaniko kiu asertis ke la observado
determinas la realaĵon. Laŭ Ejnŝtejno, se du
partikloj troviĝas en la spaco tre distance
unu el la alia, io okazanta al la unua estas sen-
dependa de tio kiu povas okazi al la alia, ĉar
neniu signalo, forto aŭ influo, eĉ ne la gravi-
to, povus moviĝi inter ili pli rapide ol la lu-
mo. Laŭ li, «La fiziko devus reprezenti iu rea-
laĵon en la tempo kaj la spaco, libera el la fan-
tasmeca agado ekde distance». La graveco de
tiu teoria interfrontiĝo rilatas al la –filozofia–
sekvo aŭ konkludo de ĉiu el ili; en la kvan-
tuma teorio la principo de necerteco lasas lo-
kon al la ebleco de libera decido, male, la fi-
ziko postulita de Ejnŝtejno estis determin-
isma, en la realaĵo de li konceptita nenio es-
kapas el la rigideco de la fizikaj leĝoj, ĉio
funkcias kiel programita horloĝo, estas nenia
loko por la hazardo: Dio ne perludas ĵet-
kubojn, laŭ esprimo de Ejnŝtejno mem.
Krom la alternativo necerteco/determinismo,
en la fundo de la polemiko de Ejnŝtejno kun
la teoriuloj de la kvantuma mekaniko enestis
ankaŭ la problemo de la realaĵo: ĉu ĉi tiu ek-
zistas sendepende de ĉiu ajn observado?, t. e.
la kerno de la debato ne tiom estis la afero
de la kaŭzeco kiom tiu de la realeco. Ejnŝtej-
no ĉiam subtenis la ideon ke ekzistas ia kla-
sika objektiva realaĵo kaj ia strikta kaŭzeco
kiu implicas certecon kaj determinon. Laŭ li,
la fizikistoj, li mem inter ili, ne povas akcep-
ti la ideon ke la naturaj eventoj estas kvazaŭ
hazardludo. Fine de tiu jardeko, Ejnŝtejno es-
tis pli kaj pli senkonekte kun la novaj ekspe-
rimentaj malkovroj. Al la fiasko unuecigi la
graviton kaj la elektromagnetismon, aldoniĝis
tiam la manko je pli ampleksa unuecigo ĉar
estis malkovritaj du novaj fortoj, la t. n. «for-
162