Page 163 - heleco-96
P. 163
ta» kaj «malforta» nukleaj fortoj. Li decidis ignori la novajn fortojn, kvankam
ĉi tiuj tute ne estis malpli bazaj ol la antaŭe konitaj. Li obstine persistis serĉ-
ante la unuecigon de la gravito kaj la elektromagnetismo. Tamen ekde tiu jar-
deko oni malkovris tutan kolekton da novaj bazaj partikloj; nuntempe oni ko-
nas dekojn da ili, kiel la bosonoj, fotonoj, gluonoj, fermionoj, elektronoj, kvar-
koj, hadronoj, mezonoj, barionoj… Ĉio-ĉi ne alĝustiĝis al la celo de Ejnŝtejno
unuecigi ĉion; Wolfgang Pauli, primokis la vanecon de lia klopodo dirante: Tio,
kion Dio disigis, ne unuecigu ĝin la homo.
Sed alia nova scienca afero venis pli perturbi la spiriton de Ejnŝtejno. Alvenis
al Princetono Niels Bohr kun iu scienca novaĵo kiu havis grandan rilaton kun
2
la fama ejnŝtejna malkovro de la rilato inter energio kaj maso: E = mc . En
Berlino, Otto Hahn kaj Fritz Strassman atingis iajn interesajn eksperimentajn
rezultojn post bombardi pezan uranion per neŭtronoj. Surbaze de tiu eksperi-
mento, Lise Meitner, kiu estis ĵus translokiĝinte al Svedio tial ke ŝi estis duon-
juda, plu esploris pri tiu afero kune kun sia nevo Otto Frisch kaj ambaŭ kon-
kludis ke la atomo dividiĝis kreante du nukleojn pli leĝerajn, dum iu eta kvanto
da maso perdita konvertiĝis en energion; tiun procezon ili nomis fisio. Antaŭe
Ejnŝtejno sin estis montrinta skeptike pri tiu ebleco; laŭ lia iama diro: «dividi la
atomon per bombardado estus kvazaŭ pafi kontraŭ birdoj en mal-lumo en loko
kie estas nur malmultaj el ili». Kaj jen tiam estis eksperimenta evidento pri tiu
ebleco; de tiam li dediĉiĝis intense pripensi pri ĉi tiu malkovro kaj ties danĝeraj
sekvoj. Ankaŭ alia enmigrinta scienculo, amiko de Alberto, Leó Szilárd,
alvenis al Princetono kaj intervidiĝis kun li kaj esprimis al li la eblecon ke la
germanoj intencus akiri la rezervojn de uranio de la belga kolonio de Kongo
cele fabriki atom-bombon. Ekde tiu momento Ejnŝtejno sin vidis implikita en
la demarŝoj kiujn oni faris, ekde la sciencaj medioj, por atentigi la usonan
regantaron pri tiu danĝero de germana atom-bombo.
Notindas ke en tiu epoko la usona politiko estis tiu de izoliĝo, t. e. neenmiksiĝo
en la eŭropaj aferoj, do ne-interveno en milito kiu, krome, tiam ankoraŭ ne
estis komenciĝinta, kaj eĉ pli malfeliĉe, en la usona administracio ne mankis
simpatiantoj de la naziisma Germanio kun kontraŭjuda sento. Tiam, fine de
aŭgusto de 1939 la germanoj kaj la sovetianoj surprizis la mondon subskrib-
ante pakton de milita alianco cele kundividi Polion inter si. La Dua Mond-
Milito estis komenciĝinta. Provizore, Usono restis neŭtrala, sed komencis entre-
preni sian propran rearmiĝon kaj disvolvi ĉiutipan armilaron kiu povus esti
necesa kaze de estonta partopreno en la konflikto. En tiu kunteksto oni ricevis
en la Blanka Domo leteron subskribitan de Ejnŝtejno kaj aneksitan informon de
Szilárd atentante pri la atoma danĝero. Tuj oni kreis specialan komisionon,
kunordigite de Lyman Briggs, kiu kunsidis unuafoje la 21-an de oktobro.
Ejnŝtejno ne ĉeestis tiun kunsidon kaj li ne volus ĉeesti ĝin; li ne estis nuklea
fizikisto kaj ne plaĉis al li la proksimeco de politikistoj kaj militistoj, tamen la
163