Page 164 - heleco-96
P. 164
enmigrintaj scienculoj Szilárd, Wigner kaj Teller partoprenis por helpi startigi
la planojn. Ejnŝtejno ricevis leteron el la prezidento Roosevelt dankante lin:
«Mi kunvokis komisionon cele esplori ĝisfunde la eblecon kiun vi sugestis
rilate al la elemento uranio». La intereso pri la afero en Vaŝingtono kreskis
laŭmezure ke oni timis ke en Germanio oni estis farante laboron pri ĝi.
Roosevelt decidis akceli la ritmon de la usona laboro tiurilate kaj petis la
intervenon de Ejnŝtejno. Ĉi tiu eble estis sub ega dubado: li rifuzis rekte
partopreni en la afero sed dume urĝis ke oni faru la laboron.
Cetere, eĉ se li estus konsentinta partopreni en la kunsidoj de la t. n. Projekto
Manhatamo kaj disvolvo de la atom-bombo, eble li ne estus bone akceptita en
ĝi. Kurioze, la homo kiu helpis startigi la projekton estis konsiderita, far gravaj
personoj, tro granda risko por la usona sekureco. Tiam John Edgar Hoover,
direktoro de la FBI, estis farante polican esploron pri Alberto Ejnŝtejno, ko-
lektante ĉiutipajn indicojn pri ties konduto, el kiu oni taksis lin kiel «ekstreme
radikala». En tiu kunteksto oni koncesiis al Ejnŝtejno kaj ties familio la usonan
civitanecon kiun ili estis mendintaj antaŭ kelkaj jaroj. Oni faris al li la koncer-
nan ekzamenon la 22-an de junio de 1940 antaŭ iu federacia juĝisto. Ĉi tiu per-
mesis instali radio-elsendilon en sia oficejo por ke oni pridemandu al Ejnŝtejno.
Alberto spontane kaj ĝuste montris la tipon je civitano kia li estos, krude sicera.
En la radiofonia babilado li defendis la ideon ke, por eviti militojn estontece, la
diversaj landoj devus cedi parton el ties suverenecon al iu internacia federacio
kun armea forto. Li sukcesis la ekzamenon, kaj la 1-an de oktobro li faris, kune
kun sia duonfilino Margot, sia helpantino Helen Dukas kaj kromaj 86 aspir-
antoj, la civitanecan ĵuron de lojaleco al la usona konstitucio. Tamen ne estis
absolute necese ke li rezignu la svisan civitanecon, kaj li ne faris tion.
Fine la supersekreta Projekto Mahatano por la konstruado de atomaj armiloj
startis la 6-an de decembro de 1941, ĝuste unu tagon antaŭ la japana atako al
Pearl Harbor. Kiel dirite, estis iu iniciato de Ejnŝtejno kaj aliaj scienculoj la
eko de la procezo, sed li ne intervenis en la konstrua fazo, kaj komence li an-
kaŭ ne estis informita pri ties disvolviĝo. Tamen li iome devis kunlabori en la
projekto. Ĉi ties kontrolisto, Vannevar Bush, kontaktis kun Ejnŝtejno pere de
Frank Aydelotte, kiu estis sukcedinto de Flexner kiel direktoro de la Instituto
de Superaj Studoj de Princetono, petante al li helpon por solvi iun problemon
rilate al la separigo de isotopoj. Alberto volonte akceptis; surbaze de sia antik-
va kono pri osmozo kaj difuzo, li elpensis procezon de gasa difuzo en kiu la
uranio konvertiĝis en gason kaj estis devigita pasi tra serio da filtriloj. Por cert-
igi la sekretecon, oni eĉ ne permesis ke Helen Dukas aŭ alia persono maŝin-
skribu lian laboron, do li devis sendi ĝin manskribita. Li sin oferis fari ĉiun ajn
alian laboron kiu povus utili al la nacio. Tamen tial ke ne ĉiuj responsuloj de la
Projekto Mahatano plene konfidis je li, oni ne mendis al li pliajn laborojn por
tiu projekto ĉar por tion fari estus necese informi lin pli detale pri la maniero
164