Page 21 - heleco-96
P. 21

Peck kaj Brown, Teslo disvolvis gravajn inventojn, kaj tiuj entreprenistoj pro-

            fitis ilin por la atingo de praktikaj artefaktoj. Ili provizis al Teslo laboratorion
            en la malalta zono de Manhatano aŭtune de la jaro 1886. Ili interakodis kun-
            dividi la atingotan profiton: Teslo ricevus trionon, Peck kaj Brown kun-dividus
            alian  trionon  kaj  la  cetera  triono  estus  destinata  al  reinvestado  por  disvolvi

            estontajn inventojn. En tiu entrepreno Teslo ricevis monatan salajron konsider-
            inde pli altan ol tiu kiun li antaŭe ricevadis laborante por  Vail kaj Lane. En
            aprilo de 1887, Teslo, Peck kaj Brown kreis la firmaon Tesla Electric Compa-

            ny. En la koncerna interakordo Teslo promesis disvolvi kelkaj inventojn, krom
            la motoro pri alterna kurento pri kiu li revis de antaŭ multe da tempo.
            Dum Teslo registris patenton por la komutatoro de dinamo,  Peck kaj Brown
            estis tre scivolemaj pri liaj ideoj rekte konverti la varmon de brulanta karbo en

            elektron; la tiama sistemo por tia konvertado estis ne-rekta sed kelk-paŝa. Tiuj
            entreprenistoj interesiĝis ankaŭ pri teknikaj avancoj en la elektra fako. Dume ili
            sin demandis ankaŭ pri la maniero distribui la tutan energion kiun povus generi

            iu granda instalaĵo de vaporo, kiamaniere oni povus trranssendi ĝin al multe-
            nombraj  fabrikoj,  vendejoj kaj  loĝejoj.  Teslo  intense dediĉigis  disvolvi piro-
            magnetan generatoron ekde la aŭtuno de la jaro 1886 ĝis fine de la somero de

            1887. Tial ke la perfekta solvo de tiu invento estis nek facila nek rapida, li ti-
            mis ke Peck kaj Brown forlasus lin kiel estis farinte Vail kaj Lane. Tamen Peck
            tre konfidis je li kaj, anstataŭ forlasi lin, kuraĝigis lin daŭre plu inventadi.

            Meze de la jardeko 1880-1890, dum kreskadis la nombro da elektraj centraloj
            kaj la konkurado inter la koncernaj kompanioj, ĉi tiuj komencis interesiĝi pli-
            grandigi sian klientaron oferante provizadon de motoroj. Tiuj centraloj proviz-
            adis elektron por la dumnokta iluminado, sed dumtage ili povis provizi elektron

            al la fabrikoj kaj al la tramo-linioj. Do, la elektro-kompanioj ofertis ankaŭ mo-
            torojn por tiuj celoj, kaj la konkurado furoris ankaŭ en tiu industrio. Tamen
            Peck kaj Brown ne konfidis pri la ideo de Teslo disvolvi motoron de alterna

            kurento  ĉar  tiam  plejparto  el  la  usonaj  centraloj  uzadis  kontinuan  kurenton.
            Tiam  la  koncepto  kaj  la  teorio  de  alterna  kurento  estis  sufiĉe  konata  kaj  en
            Eŭropo oni komencis uzis tiutipan elektron anstataŭ la kontinuan kurenton, sed
            la teknologio por la ekspluatado de tiu alterna kurento ne estis sufiĉe disvolv-

            ita. Resume, oni ne disvolvadis tiun teknologion ĉar tiutipa kurento ne estis su-
            fiĉe uzata, kaj ĝi ne estis sufiĉe uzata ĉar mankis la teknologia ilaro. Sed iom-
            postiom  oni  eliris  el  tiu  cirklo.  Iu  usona  entreprenisto,  Charles  Coffin  de

            Thomson Houston interesiĝis pri la uzado de la alterna kurento kiun oni estis
            farante tiam en Eŭropo. Ankaŭ la agentoj de Edisono en Eŭropo pristudis ĉi
            tiun aferon sed Edisono mem estis pli interesita pri la kontinua kurento tial ke

            multaj el siaj teknologiaj inventoj kaj registritaj patentoj estis orientitaj al la
            kontinua kurento. La usona entreprenisto kiu pli interesiĝis pri la alterna kuren-
            to estis George Westinghouse. Komence li intencis disvolvi sistemon de konti-


                                                              21
   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26