Page 165 - heleco-96
P. 165
kiel tiuj laboraĵoj enĝustiĝas en la ensemblo.
Sed poste, dum la milito, Ejnŝtejno povis
helpi en aferoj malpli sekretaj. Iu leŭtenanto
de la mararmeo petis lian kunlaboradon en la
analizado de potencialoj de artilerio. Pro tiu
laboraĵo kaj aliaj kiujn li faris por la mar-
armeo oni pagadis al li 25 dolarojn tage. Pri
tio, li ŝerce diris: «Mi estas en la mararmeo,
sed oni ne devigis min razi la hararon laŭ la
armea stilo». Alia kontribuo lia al la milita
strebado estis la donaco, por aŭkciado, de iu
manuskripto lia pri la speciala relativeco.
Kiam li eksciis ke en la aŭkcio oni pagis por
la manuskripto 11,5 milionoj da dolaroj, li
diris: «la ekonomiistoj devus revizii siajn te-
oriojn pri la valoro».
Fine de 1944, al Ejnŝtejno estis klare ke Ger-
manio ne povis kaj ne povos konstrui atom-
bombon, kaj Japanio, kun kiu Usono estis en
milito, povus esti venkata sen tia terura arm-
ilo. Do Alberto, kiu iome respondecis pri la
konstruo de tiu bombo kiun oni estis farante
en Usono, kaj aliaj scienculoj kiel Otto Stern,
kiu konis la projekton, kaj Niels Bohr kaj
Szilárd, kiuj iome kunlaboris en ĝi, estis te-
rurigitaj pro la fakto ke Usono daŭre kaj has-
te estis konstruante tiun potencan armilon,
kaj timis la misuzon kiun oni povus fari de
ĝi. Tial ili implikiĝis en iu utopieca kampan-
jo, letero al la prezidento Roosevelt, k. s. in-
tencante haltigi la Projekton Manhatanon,
promociante tutmondan federacion por la
kontrolo de la atoma armilo… Roosevelt ne-
niam legis la leteron; post lia morto, la 12-an
de aprilo de 1945, ĝi estis trovita en lia ofic-
ejo kaj transdonita al la nova prezidento,
Harry Truman. Ĉi tiu intervidiĝis kun Leó
Szilárd kaj James F. Byrnes sed ĉi tiuj ne
sukcesis deadmoni lin, kaj la atombombo es-
tis ĵetita la 6-an de aŭgusto sur la japana
urbo Hiroŝima kaj poste ankaŭ sur Nagasaki.
165