Page 22 - heleco-96
P. 22

nua  kurento  simila  al  tiu  de  Edisono,  sed

                                                   baldaŭ  li  komprenis  ke  en  tiu  tereno  estis
                                                   malfacile konkuri kontraŭ la multaj elektraj
                                                   entreprenoj  tiam  ekzistantaj,  do  li  decidis
                                                   ataki alidirekten. Konkrete, estis por li klare

                                                   ke pere de la sistemo de alterna kurento oni
                                                   povus provizi elektran energion long-distan-
                                                   ce, al  municipoj kie ne atingis  alveni la li-

                                                   nioj de Edisono de kontinua kurento. Pro la
                                                   alta  kosto  de  siaj  generatoroj  la  firmao  de
                                                   Edisono povis provizi elektron nur al urboj
                                                   dense  loĝataj  kaj  koncentrita  industrio.  La

                                                   sistemo de alterna kurento de Westinghouse
                                                   rezultis rentebla por la distribuo de energio
                                                   al malproksimaj kaj maldense loĝataj zonoj.

                                                   Baldaŭ aperis imitantoj kaj konkurantoj an-
                                                   kaŭ en ĉi tiu industria tereno, ĉefe la firmao
                                                   Lynn  Electric  Light  Company  de  Thom-

                                                   son-Houston. Sed daŭre senteblis la manko
         Motoroj de alterna kurento                de taŭga teknologio por la uzado de la alter-

                                                   na  kurento;  nek  Westinghouse  nek  Thom-

                                                   son-Houston disponis tiam je iu efika trans-
                                                   formatoro  por  reguligi  la  volto-kvanton  aŭ
                                                   tension.
                                                   Ĝuste  tiu  afero  de  la  disvolvado  de  arte-

                                                   faktoj orientita al la alterna kurento estis la
                                                   inklino kaj alvokiĝo de Nikolao Teslo. Fine
                                                   li sukcesis konvinki siajn kunsocianojn Peck

                                                   kaj  Brown pri la utilo de la motoroj de al-
                                                   terna kurento kaj atingis de ili konsenton por
                Turbino de Teslo                   esplori  pri  tiu  afero.  Kiam,  fine  de  1887,
                                                   Peck kaj Brown agnoskis ke Teslo estis in-

                                                   ventinta  novan  motoron  de  alterna  kurento
                                                   urĝis al ili patenti ties ideojn. Per sia regis-
                                                   tro-mendo, Teslo postulis ne nur la inventon

                                                   de la nova motoro sed ankaŭ de nova siste-
                                                   mo de transmisio de elektra energio ligita al
                                                   ĝi. Entute, la registrado, farita la 1-an de ma-

                                                   jo de la jaro 1888, konsistis el sep patentojn
        Generatoro de alterna kurento              kiuj ampleksis ĉiujn teknikaĵojn ligitajn al la
                       de Teslo                    invento.


                                                        22
   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27