Page 23 - heleco-96
P. 23
Ne unuafoje, kaj ankaŭ ne lastfoje, estiĝis kontraŭdiro inter la maniero kiel
Teslo konceptis, de ideala vidpunkto, la sciencan progreson kaj la interesoj de
siaj kunsocianoj kiuj, kiel investantoj, deziris tujan aŭ rapidan renteblecon de la
investo. Tial ke la polifaza motoro de alterna kurento de Teslo ne kongruis, por
ĝia funkciado, kun la jam ekzistantaj elektraj centraloj kaj instalaĵoj de konti-
nua kurento, kaj tio limigis la elitiron de ekonomia profito, Peck kaj Brown
petis al Nikolao disvolvi version de ties motoro kiu povu fukcii en la medioj de
kontinua kurento. Li konsciis ke la estonteco apartenus, devus aparteni, laŭ lia
ideala konceptado de la scienca kaj teknika progreso, al la alterna kurento. La
praktikaj konsideroj kaj la kostoj signifis malmulte por li kompare al idealo. Li
sukcesis solvi la teknikan problemon de la teknologia malkongrueco de ambaŭ
sistemoj, sed timis ke la aplikado de ĉi tiu invento prokrastus aŭ malhelpus la
progreson de la aplikado de la elektra sistemo de alterna kurento kiu, laŭ li kaj
sendube prave, estis la ideala solvo. La rezulto de ĉi tiu malakordo kaj konfuzo
kun liaj kunsocianoj estis ke Teslo fine akiris du grupojn da patentoj; unu kovr-
anta iliajn ideojn por plur-fasaj mult-drataj motoroj kaj sistemoj, kaj dua grupo
kiu kovris la plej praktikajn fazajn aŭ du-dratajn motorojn. Kvankam tiu firmao
lia kaj de ties kunsocianoj estis aplikante la teknologion de tiu la dua grupo, li
prokrastis la registradon de ĉi ties patentoj, kaj li ne oficiale informis pri la
afero por eviti konkurado en tiu nov-apertita tereno kaj plu favori la enkondu-
kon de la sistemo de alterna kurento. Li eraris prokrastante la registradon de
tiuj patentoj ĉar tio malfortigis siajn rajtojn pri ili, tial ke la fakto ke tiu tekno-
logio estis uzita, tio asignis iajn rajtojn al la entrepreno kiun li kunposedis kun
Peck kaj Brown kaj ne nur al li persone, kaj tio kondukis lin al juĝ-afero kiu
daŭris la sekvintajn dek-kvin jarojn.
Post la registrado de la patentoj de Teslo la 1-an de majo de 1888, li ĉesis esti
la publike malkonata persono kiun li estis ĝis tiam. De tiam ofte la presaro in-
formadis pri publikaj elmontroj kaj prelegoj per kiuj li emfazis la efikon de liaj
teknologiaj artefaktoj funkciantaj per alterna kurento, kio konstituis propagan-
don de la alterna kurento mem fronte al la ĝis tiam amase uzata sistemo de
kontinua kurento. Konkrete, la 16-an de majo de tiu jaro Teslo prelegis por la
American Institute of Electrical Engineers. Sekvis pluaj tiutipaj aktoj en kiuj
li montris la funkciadon de la du motoroj de alterna kurento kiujn li disvolvis.
La disvastigado de tiutipa teknologio, pro la cirkonstancoj, fakte konstituis ata-
kon al la industria strategio de la entrepreno de Edisono, bazita sur la elektra
transmisio de kontinua kurento. La ideoj de Teslo kaptis la intereson de la
elektroteknika komunumo, kaj ĉiuj gravaj ĵurnaloj kaj revuoj de tiu medio pu-
blikigadis liajn prelegojn. Responde al liaj artikoloj, kelkaj spertaj fakuloj skrib-
adis leterojn al la redaktoro komentante pri la motoro de Teslo, leteroj, kiuj an-
kaŭ ili estis publikigitaj. Tiu famo de Teslo kaj ĉi ties inventaĵoj ebligis ke
Peck kaj Brown povu oferti la koncernajn patentojn. Kelkaj fabrikantoj de la
23