Page 45 - heleco-96
P. 45
sistemo. La artikolo vekis grandan intereson de la publiko kaj estis represita de
aliaj ĵurnaloj, eĉ for de Usono. Sed la sciencaj medioj reagis skeptikisme kaj eĉ
kaŭstike. La plej akre-moka estis la ĵurnalisto T. Commerford Martin, antikva
amiko de Teslo.
En novembro de 1900 trafis Teslon sorto-bato. Li sukcesis kontakti kun John
Pierpont Morgan, la plej potenca figuro de Wall Street, kaj atingis de ĉi tiu
prunton je 150.000 dolaroj por sia projekto ŝanĝe de 51 elcento de la rajtoj de
la patentoj de Teslo. Kurioze, tiu financisto antaŭe estis traktinta kun la entre-
preno de Marconi sed ne alvenis al interakordo kun ĝi. Menciindas ke por la
interkomunikado de la oficejoj de Morgan en Usono kaj Anglio oni estis met-
inte submaran kablon en la Atlantika oceano. Teslo konvinkis la financiston ke
tiutipaj multekostaj kabloj estos nenecesaj uzante la senfadenan sistemon kiun
li pretis disvolvi.
Atinginte la necesan monon, Teslo dezajnis kaj igis konstrui la novan labora-
torion: impona konstruaĵo el brikoj, unuetaĝa, de 96 kvadrataj futoj, kun alta
kamen-tubo; ĝia kosto estis 14.000 dolaroj. Ĝi situis en la Atlantika marbordo
proksime al Novjorko, en loko nomata Wardenclyffe. Kiel loĝejo li luprenis
kamparan domon. La interno de la laboratorio estis dividita en kvar grandaj
ĉambroj: laborejo, kaldrono-ĉambro, ĉambro de la motoro kaj la dinamo, kaj la
ĉambro de la elektro. La labor-ĉambro estis ekipita je forĝo-forno, torniloj, bor-
maŝinoj, frezilo kaj stabla rabotilo. Tiuj maŝinoj povus esti necesaj por la kons-
truado de la komponantoj de la sistemo. En la ĉambroj de la kaldronoj kaj la
motoro, du stovoj provizadis vaporon al maŝino de Westinghouse de 400 vapor-
ĉevaloj rekte konektita al dinamo speciale dezajnita por ĝia tiea funkcio. La ĉam-
bro de la motoro estis ekipita per alia dinamo por la lumo. Sed la ĉefa ĉambro
estis tiu de la elektro en la malantaŭa parto de la konstruaĵo, proksime al la tu-
ro. Tie estis kvar enormaj transformatoroj de Wetsinghouse kiuj povis funkcii
je 60.000 voltoj, kvar grandaj kondeksiloj kaj aliaj aparatoj speciale dezajnitaj
por ties funkcio en la instalaĵo. Grava elemento de tiu instalaĵo de Wardenclyf-
fe estis la granda turo, situita je 350 futoj el la konstruaĵo, superkronita de duon-
sfero kies funkcio estis stapli la elektran energion por transmisio de ondoj tra la
tero. Ĉar la ideo de Teslo estis transsendi energion de malalta frekvenco, li kal-
kulis ke la alteco de la turo devus esti je 600 futoj, kies kosto estus 450.000 do-
laroj. Do, li petis pli da monon al Morgan en septembro de 1901, sed ĉi tiu ri-
fuzis pruntedoni pli da mono, tial Teslo sin vidis devigita redukti la strukturon
al 187 futoj alte (57 metroj). Sub la turo estis granda puto kaj tuneloj ĉar, kiel
dirite, la celo de la tuta uzino de Wardenclyffe estis transsendi, aŭ provi trans-
sendi, elektran energion tra la tero. La konekto al la tero estis kelkaj metalaj
plakoj subterigitaj je profundeco de 12 futoj. Siavice la plakoj estis konektitaj al
16 horizontalaj tub-kondukiloj 300 futojn longe kies funkcio estis certigi la ko-
nektadon al la tero por la elektro-transsendo.
45