Page 46 - heleco-96
P. 46
La konstruado de tiu kompleksa strukturo daŭradis ankoraŭ en la jaro 1902,
kaj, supozeble, la disvolvado de la sistemo de senkabla transsendo de energio
postulus kelkajn paŝojn kaj pluan tempon. Teslo priskribis tiujn paŝojn al Mor-
gan per sia korespondado kun li. Kompreneble, la financistoj emas la rapidan
reakiron, kun eble plej grandan profiton, de la investita mono. Morgan kom-
prenis nenion pri la kompleksaj teknikaĵoj konstituantaj la procezon de disvolv-
ado de ambicia plano kiel tiu kiun Teslo havis enmense. Ankoraŭ nuntempe,
kaj eĉ inter spertuloj pri la afero de la elektro, ne estas klare kiamaniere planis
Teslo uzi la instalaĵon de Wardenclyffe por telesendo de energio. Per la libroj
kiujn oni verkis pri la lia biografio kaj la interretaj paĝoj temantaj pri tiu afero
oni povas konstati la malakordon ekzistantan inter la elektro-specialistoj pri la
realigeblo de la ambicia plano de Teslo. Temante pri geniulo, krome ne mens-
stabila, ne eblas scii ĝis kie ampleksas la genieco kaj kie komenciĝas la utopi-
eco de lia revo; eble tute ne ekzistas ia ajn limo inter ambaŭ aferoj. Teslo pen-
sis ke la ondo generita de sia transmisiilo amplifilo disirus tra la Tero ĝis punk-
to en kontraŭa direkto al Wardenclyffe kaj ĝia reflekto generus statikan ondon
je, proksimume, 6 hercoj. Laŭ tiu teorio, la elektro kaj la mesaĝoj povus esti
kaptitaj en ĉiu ajn punkto de la planeda surfaco konektante ricevilon al la tero.
Sed Teslo neniam eksplikis klare kian tipon je elektra konekto li pensis fari in-
ter la ricevilo kaj la transmisiilo por kompletigi la cirkviton. Ŝajnas ke diversaj
patentoj liaj estis konceptitaj kiel komponaĵoj de ampleksa sistemo kiu, ĉiu-
kaze, bezonus multe da tempo kaj mon-investoj por ties realigado. Dum tiuj
unuaj jaroj de la 20-a jarcento, en tiu medio de la disvolviĝanta instalaĵo de War-
denclyffe, Teslo estis optimisma pri la realigo de lia revo kaj havis plenan kon-
fidon pri si mem. Tiam li lukse vivadis en la Hotelo Waldorf-Astoria, ĝuis la
apogon de Morgan kaj la intereson de la presaro.
Per siaj leteroj al Morgan, Teslo asertadis ke li estis farante grandan progreson
kaj certigis al la financisto ke siaj lastaj patentoj ebligos la akiron de senlima
kvanto da elektro neniam atingita ĝis tiam per aliaj metodoj, kaj alportos efi-
kajn teknikojn de transmisiado. Sed dum la planoj de Teslo estis ankoraŭ nuraj
revoj, lia konkuranto Marconi estis atingante konkretajn rezultojn. Tiam la apa-
rato de la italo jam povis transsendi mesaĝojn je distanco de 185 mejloj, kaj
dum li ankoraŭ insistadis per la presaro ke la plano de Teslo transmisii tra la
Atlantiko estis nerealigebla, private decidis atingi li mem tiun celon kiel eble
plej rapide. Se li atingus tiun celon, lia kompanio povus postuli la monopolon
de la interkomunikado inter la du kontinentoj trans la Atlantiko kaj tiamaniere
plibonigi la ekonomian situacion de tiu entrepreno. Diskrete, Marconi metis unu
stacion en Poldhu, Cornwall, kaj alian en Ameriko, en Cabo Cod en Suda
Wellfleet. En ambaŭ stacioj li metis grandan cirklan antenon konstituitaj el du-
deko da mastoj je 200 futoj. Kiam Marconi eksciis pri la helpo de Morgan al
Teslo, li pliintensigis kaj plirapidigis la ekzekutadon de sia plano. Sed krom la
46