Page 47 - heleco-96
P. 47
antenoj, li bezonis ankaŭ pli potencan trans-
misiilon de energio ol tiuj uzitaj de li ĝis
tiam. Li sin turnis al John Ambrose Fle-
ming, Profesoro de Elektra Teknologio en la
University College de Londono. Fleming de-
zajnis generatoron de 25 kilovattoj, transfor-
matorojn de 20.000 voltoj kaj kondensato-
rojn de alta tensio; temis pri elektra ekipaĵo
simila al tiu de Teslo en Wardenclyffe. Fle-
ming instalis ĝin en aŭgusto de 1901, sed hu-
ragana vento faligis la antenon en Poldhu.
Marconi rapide anstataŭis ĝin, sed poste alia
ŝtormo detruis la mastojn de la anteno en Ca-
bo Cod. Sed rezoluta fari la provon, Marconi
enŝipiĝis, fine de novembro, kun du asist-
antoj, kaj ekde Sankta Johano de Novlando
(Terranova), 3.500 kilometroj distance al
Norda Ameriko, oni transmisiis al ili SSS-on
(…) laŭ la Morsa kodo ĉiutage ekde la 11-a
de decembro. Markoni kaj Kemp aŭdis la
signalon la 13-a de decembro. Sekvinttage
Marconi faris la anoncon al la presaro kaj
ĉiuj ĵurnaloj de la sekvinta dimanĉo publik-
igis la noticon. En intervjuo kiun oni faris al
Teslo tiuokaze ĉi tiu deklaris ke jam li estis
prognozinte ke eblis telegrafii tra la aero kaj
la tero, kaj ke la transsendo de elektro, kiun
li estis entreprenanta, estas pli grava ol tiu de
iuj malmultaj morso-signoj. Lia iama amiko
kaj tiam akra malamiko, la ĵurnalisto Martin,
profitis la okazon por plu primoki Teslon.
Tamen la afero ne estis tiom feliĉa por Mar-
coni. Gravaj sciencistoj pridubis la sukceson
pri kiu li fieris. Pri la aŭdo de la fama morso-
signalo povis atesti nur Marconi kaj ĉi ties
akompanantoj; la scienco postulas pli fir-
majn kaj neŭtralajn pruvojn ol tiutipaj ates-
toj. Dum la sekvintaj semajnoj estis perĵur-
nala polemiko inter la kredantoj kaj la nekred-
antoj de la heroaĵo de Marconi. Ĉi tiu devis
entrepreni novan demonstradon de sia siste-
47