Page 48 - heleco-96
P. 48

mo. En februaro de 1902 li enŝipiĝis en Anglujo destine al Ameriko en la ŝipo
       Philadelphia, kiu estis ekipita per sistemo de radio Marconi. Dum la navigado
       oni sendis al la ŝipo mesaĝojn en morsa kodo ekde Poldhu, kaj Marconi invitis
       la kapitanon kaj la unuan oficiron de la ŝipo aŭskulti la signalojn kaj noti sur

       naŭtika ĉarto la horon kaj la lokon de la aŭdoj. Restis klare ke Marconi dispo-
       nis je sistemo por transmisii trans la Atlantiko.
       En la apoteoza presara kampanjo glorante la sukceson de lia rivalo, Teslo, en

       intervjuoj kiujn oni faris al li, reliefigis la mankojn kaj la limojn de la sistemo
       de la italo kompare al la perfekteco de la sistemo kiun li estis disvolvante. Sed
       argumentis  kontraŭ  li  la  fakto  ke  lia  sistemo  ankoraŭ  estis  nerealigita  plano

       dum Marconi povis prezenti reale funkciantan sistemon. Pli tikla estis la situa-
       cio de lia rilato kun Morgan, la financisto kiu apogis lin. Per la leteroj kiujn
       Teslo sendis al tiu investisto li insistis pri tio ke Marconi kaj Fleming uzis tek-

       nikaĵojn bazitajn sur patentoj kiujn Treslo estis registrinta. La aserto estis vera,
       sed kiel kutime okazas en tiuj aferoj kiuj fine iĝas juĝ-aferoj, la fina solvo ve-
       nas post multe da tempo, fakte jarojn post la morto de Marconi kaj Teslo. Per
       siaj leteroj al la financisto, Teslo daŭre emfazadis pri la grandiozeco de la siste-

       mo kiun li estis prilaborante kaj proponis novan investadon por realigi ĝin. In-
       das kontempli la ideojn kiujn Teslo havis tiam ĉar en ili oni vidas la ĝermon de
       tio kio nuntempe nomiĝas World Wide Web, t. e. Interreto. Tiele prezentis li

       sian ideon al Morgan:
                     La baza ideo kiu enestas en ĉi tiu sistemo estas uzi iujn elektrajn
                     centralojn, prefere situanta proksime al grandaj civilizitaj centroj
                     kaj  ĉiuj  ili  kapablaj  transmisii  mesaĝon  al  la  plej  malproksimaj

                     regionoj de la planedo. Tiuj centraloj estus konektitaj pere de fa-
                     denoj, kabloj kaj ĉiu ajn alia rimedo al la proksimaj civilizitaj cen-
                     troj, kaj tiom rapide kiom ili ricevus la noticojn, same rapide ili

                     pasigus tiujn al la tero, tra kiu tiuj tuj disvastiĝus. La tuta tero es-
                     tas kvazaŭ cerbo, same kiel ĉi tiu, la kapablo de la sistemo estas
                     senlima, la energio ricevata en malmultaj kvadrataj futoj de tero

                     sufiĉas  por  funkciigi  ilon,  kaj  la  nombro  da  aparatoj  kiuj  povas
                     esti aktivigataj estas, por ĉiuj praktikaj celoj, senlima. Vidu, sinjo-
                     ro Morgan, la revolucian karakteron de  ĉi tiu ideo, ĝian civiliz-

                     igan forton, ĝian grandegan kapablon por atingi monon.

       Kvankam Teslo, reale, ne estis pensante pri komputiloj, softvaro kaj interŝanĝo
       de inform-pakaĵoj kiuj estis necesaj por konstiui la Tut-Tera-Teksaĵo (WWW),
       lia baza ideo ke ĉiuj noticoj estus kolektataj kaj diskonigataj tra la mondo su-

       gestas la nuntempan  TTT (Interreto). Teslo pensis ke Morgan kaj li povus
       gajni monon fabrikante ricevilojn, kaj konceptis kelkajn modelojn, ekzemple,
       la ricevilo povus esti presilo kiu kreu ĵurnal-specimenon por la klientoj en ĉi
       ties domo, kaj tiele, lia sistemo de monda telegrafio «metus finon ne nur al la

                                                         48
   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53