Page 49 - heleco-96
P. 49

kabloj sed ankaŭ al la ĵurnaloj, ¿kial daŭre ekzisti ĵurnaloj kiel nuntempe, se
            ĉiuj povas havi malmultekostan maŝinon presante siajn propraj noticojn?»
            Kaj tiele, letero post letero Teslo priskribis al la financisto Morgan serion da aŭ-
            diovidaj artefaktoj funkcieblaj per elektro, kiel la poŝtelefonoj, kiujn hodiaŭ ni

            konas, sed kiuj al homo de antaŭ pli ol unu jarcento devis ŝajni elpensaĵo de
            frenezulo. Por la realigado de tiom ambiciaj planoj Teslo bezonis pli da mono
            kaj proponis al Morgan aliajn investojn en aprilo de 1902. Tiam Pierpont Mor-

            gan estis enmetita en alitipaj negocoj, ankaŭ tre aŭdacaj; li estis organizante la
            kompanion International Mercantile Marine, kiu unuigis kvin transatlantajn
            liniojn por krei floton de 120 ŝipoj. Ankaŭ estis plendediĉita al simila unuigo

            de grandaj kompanioj de asekurado kaj de fervoj-linioj, kaj tiuj operacioj vekis
            ian oponon de la usona prezidento Theodore Roosvelt. Kompreneblas ke en tiu
            kunteksto Morgan ne povis multe atenti pri la afero de Teslo. Ĉi tiu devis sekvi

            antaŭen kiel li povis, t. e. febl-maniere, kaj dediĉiĝis serĉi novajn investistojn.
            Tamen Morgan ne tute forlasis Teslon; en monato septembro de tiu jaro 1902
            ambaŭ homoj kunvenis por dezajni planon de kaptado de fondusoj kreante no-
            van kompanion. La nova firmao celis kapitaliĝon de dek milionoj da dolaroj

            per elsendo de 5 milionoj da obligacioj kaj 5 milionoj da akcioj. Sed tiu el-
            sendo de borsaj valoroj ne estis sukcesa. La ordinaraj investistoj ne estis tiom
            aŭdacaj kiel Morgan kaj taksis tro riska operacii kun Teslo. Aŭ eble la kialo de

            la reteno de aliaj investistoj estis pro tio ke la unua kontrakto de Teslo kun Mor-
            gan asignis al ĉi tiu 51 elcento el la rajtoj de la novaj patentoj. En tiuj kondiĉoj,
            financi Teslon signifus riski la investadon, kaze de fiasko, por pliriĉigi Mor-
            gan-on kaze de sukceso. Do, Teslo atingis nur 33.000 dolarojn vendante perso-

            najn propraĵojn kaj prunteprenis kromajn 10.000 dolarojn de iu banko en Port
            Jefferson. Tiam li jam ŝuldis 33.000 dolarojn al Westinghose, krome li ne estis
            paginta al la telefon-kompanio pro la uzado de speciala linio de la laboratorio,

            kaj oni demandis lin tial ke li ne pagis la impostojn pro la propraĵoj. Li klopo-
            dis ke oni ne publikigu tiujn faktojn por ne pli timigi la eblajn investistojn.
            Tial ke fuŝigis lia espero kolekti monon per la vendo de akcioj, Teslo atribuis

            la kulpon al Morgan ĉar kelkaj el ties kompanioj kreis krizon en Wall Street
            kaj ĝeneralan inflacion. Dum la aŭtuno de 1902 la borsa merkato estis ĥaoso
            pro la striko en la karbo-minejoj de la tuta lando. Fakte, la tribunaloj de iu uso-

            na ŝtato entreprenis leĝan proceson kontraŭ iu asekura kompanio de Morgan en
            1903 kaj preskaŭ estiĝis paniko en la borso de Novjorko. La tiamaj leteroj de
            Nikolao al Morgan ne tiom estis afablaj kiom antaŭe ĉar kulpis ĉi tiun pri la
            granda agitado en la industria mondo kiu damaĝis lin. «la prezoj duobliĝis, eble

            triobliĝis, kaj estas multekostaj prokrastoj, plejparto rezulte de agado kiun vi
            stimulis». En julio de 1903 Teslo agnoskis antaŭ Morgan ke li havis teruran fi-
            nancan problemon kaj daŭre petis monon al la financisto, kaj daŭre promesis al

            ĉi tiu grandan teknologian progreson kiu alportos egan profiton. Teslo anoncis

                                                              49
   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54