Page 50 - heleco-96
P. 50
al Morgan la baldaŭan eblecon transsendi elektron tra la tero ekde Novjorko al
Aŭstralio kaj ke li posedos la kontrolon de la invento. Morgan konsentis kun-
veni kun Teslo. Tamen, post la kunsido li sendis al la inventisto, la 17-an de ju-
lio de 1903, koncizan noton dirante ke li ne pretis fari alian mon-transdonon.
Ĉagrenita, Teslo pliintensigis sian agadon en la elektro en Wardenclyffe, kaj la
tiea turo disĵetadis fulmojn. La New York Sun informis ke la loĝantoj de tiu urb-
eto atestis pri la lumado de «ĉiutipaj fulmoj… ekde la alta turo… ĝis la nokto-
mezo». ¿Kial Morgan ĉesis apogi Teslon en 1903? Por li estus nenia problemo
prunti pliajn 100.000 dolarojn. Certe ne temis pro risko-timo. Tiu monkvanto
por Morgan estus kvazaŭ gros-mono; li pagadis eĉ milionojn por la akiro de
famaj pentraĵoj… Estas solida opinio ke Morgan decidis retiri sian apogon al
Teslo kiam li komprenis, aŭ oni avertis lin, ke la inventisto ne planis gajni mo-
non per la sendrata elektro sed provizi elektran energion por ĉiuj senpage.
Teslo pasigis la sekvintajn du jarojn kultivante aliajn investistojn kaj serĉante
novajn manierojn kolekti monon por kompletigi la instalaĵon de Wardenclyffe.
Li estis penbatalante en malfavora por li situacio ĉar la publika opinio staris
kontraŭ li. Dum la antaŭaj 15 jaroj li ĝuis grandan publikan prestiĝon, sed ruin-
igis ĉi tiun la multaj liaj ne plenumitaj promesoj pri fabelaj inventoj kiuj ne ape-
ris. Teslo komprenis ke liaj malamikoj sukcesis prezenti lin kiel poeton kaj vizi-
ulon, kaj ke li nepre devus prezenti ion kun komerca valoro. Do li, cele atingi
iom da mono por daŭrigi sian karan kaj ambician planon, decidis centriĝi en la
produktado de malmultekostaj iloj, sed eĉ por krei la koncernajn modestajn en-
treprenojn por la produktado de tiu materialo estis necesa investado, kaj la mo-
no ne venis ankaŭ por tio. Ne eblis eliro el tiu cirklo en kiu li estis enkaptita:
estis necese investi (kaj enŝuldiĝi) por atingi monon kaj dume estis necesa la mo-
no por fari investado (kaj pagi la ŝuldojn)… Post kontakti kun pliaj aliaj fi-
nancistoj, kiuj ne povis aŭ ne volis helpi lin, Teslo eĉ decidis, komence de la jaro
1904, labori kiel inĝeniero-asesoro kaj publikigis anoncon serĉante tiutipan la-
boron. Pluaj petoj al siaj konatuloj por ke ĉi tiuj prezentu lin al aliaj invest-
istoj… pluaj fiaskoj en tiu tereno… Dum la jaro 1905 Teslo daŭre serĉadis fi-
nancistojn por subteni lian laborartorion en Wardenclyffe, sed neniu volis inves-
ti en tiu entrepreno. «Mi ĵuras…» diris en tiu epoko Teslo «… ke se mi iam
eliros el ĉi tiu truo, neniu trafos min sen kontanta mono». Li estis riskinte
sian propran havaĵon kaj krome enŝuldiĝis. Pluaj leteroj al Morgan, foje humi-
laj, foje ĉagrenaj… Laŭ la pasado de la monatoj Teslo ne kapablis altiri novajn
investistojn aŭ konviki Morgan-on; li komencis iĝi senespera kaj delira.
Kaj la problemoj pliintensiĝis; krom ne atingi la apogon de Morgan aŭ novajn
investistojn, la pruntedonintoj komencis postuli la redonon de la pruntitaj su-
moj plus la interesoj; oni entreprenis leĝajn agadon pro la nepagado de la hipo-
teko pri la propraĵo de Wardenclyffe. Krome iu laboristo de tiu laboratorio me-
tis juĝan plendon kontraŭ Teslo pro ne-pagitaj salajroj. Krome en majo de
50