Page 77 - heleco-96
P. 77
La nomoj de la geedzoj Kurio, Pierre kaj Maria estas ligitaj al la esploroj kaj
malkovroj pri la radioaktiveco, sed ilia intereso pri tiu afero venis kiel rezulto
de antaŭaj paŝoj kiuj ne havis tiun celon. Post ilia geedziĝo ili devis atenti pri
pli urĝaj aferoj en rilato kun la viv-necesoj. Ilia unua hejmo estis triĉambra
apartamento proksime al la Fakultato de Ĥemio. Tial ke iliaj financoj malper-
mesis al ili havi hejman servistinon, Maria devis okupiĝi pri plejparto el la do-
maj taskoj. Tamen plejparton el sia tempo ŝi dediĉadis al la studado. Dum la
unua jaro kiel edzino, Maria prepariĝis por atingi la titolon je profesorino, kio
rajtigus ŝin por instrui en duagrada lernejo de infaninoj. Post kelkmonata pre-
pariĝo ŝi estis la unua en la ekzameno de 1896.
Dum tiuj unuaj jaroj de geedza vivo, Pierre daŭrigis sian esploradon pri la kris-
taloj. Per la biografio kiun Maria verkis pri la vivo de sia edzo ŝi diris ke li
atingis interesajn rezultojn el tiu esplorado sed neniam publikigis ilin, kaj ke
interrompinte tiun esploron pro la laboro pri la radioaktiveco, li neniam plu re-
venis al tiu temo. Fakte, La studado kaj prelegado de Pierre dum tiuj jaroj, pri
la kristaloj, pri elektro… estis kvazaŭ hezita kaj duboplena periodo de iu kiu
serĉas sian vojon, sian alvokiĝon en la vivo, kaj same oni povas diri pri la
studado de Maria kaj ĉi ties esploroj pri la proprecoj de la ŝtaloj. Sed ĉio ŝanĝ-
iĝis kiam ili malkovris tiun strangan fenomenon kiun ili nomis «radioaktiv-
eco». En tiu unua periodo de ilia geedza vivo, ilia eksterlabora distriĝo estis
ekskursi perbicikle kaj viziti la geparencojn de ambaŭ loĝantaj en Parizo.
En 1897, kiam Marie malkovris, ke ŝi gravediĝis, ŝajnis al ŝi, ke ŝia scienca ka-
riero estis finiĝinta. Ŝi mizere malbonfartis dum la unuaj monatoj de graved-
eco; dum pli ol du monatoj ŝi senĉese sentis naŭzon, estis laca kaj malforta,
spirite nestabila kaj nekapabla labori. Krome samtempe la patrino de Pierre
malsan-iĝis kaj ĉi tiu longe restis apud ŝi kaj malproksime el Maria. Ilia filino
Irena naskiĝis la 12-a de septembro; plurajn semajnojn poste mortis la patrino
de Pierre. Dum iom da tempo ili dependis de vartistino por zorgi pri la
infanino; fine alprenis al si tiun taskon la patro de Pierre.
Maria kaj Pierre travivis iome de malproksime la celebradon de jarcent-ŝanĝ-
iĝo en Parizo. Tiam Francio estis la ĉefa centro aŭ fokuso de la monda kulturo.
Meze de la 19-a jarcento estis florinte tie la impresionisma pentr-stilo kaj an-
kaŭ la muziko kaj la literaturo. Estas famkonataj la nomoj de Edgar Degas,
77