Page 78 - heleco-96
P. 78
Claude Monet, Auguste Renoir, Vincent van Gogh, Claude Debussy, Henri
de Toulouse-Lautrec… La Eiffel-turo estis inaŭgurita por la Internacia Eks-
pozicio de Parizo de 1889, la gaso-lampoj de la stratoj de Parizo komencis esti
anstataŭataj de elektraj lampoj. Telefonoj, elektraj tramoj kaj aliaj teknologioj
estis ŝanĝante la aspekton de Parizo.
Sed ankaŭ oni estis disvolviĝante en Francio aliaj malpli helaj fenomenoj, kiel
ekzemple la timo kaj la malamo al la fremduloj, al la judoj... La franca egoo
estis humiligita okaze de la malvenko de tiu lando en la milito kontraŭ Prusio
(1870-1871). Poste okazis en Parizo ribelo, la tiel nomata Pariza Komunumo,
kies perforta disvolviĝo kaj sufokado konstituis egan krizon por la lando. En
1894 la franca kontraŭ-judismo atingis intensan akrecon per la t. n. “Dreyfus-
afero”. En tiu epoko ankaŭ estis speciale notinda la anarkiisma perforto. Inter
1892 kaj 1894, 11 anarkiistaj bomboj eksplodis en Parizo. La scienco tiam iome
estis misfama; kritikadis ĝin tiuj kiuj estis konsternitaj pro la vojo kiun estis
trairante la francaj institucioj. Multaj personoj pensis ke la scienco, per ĉi ties
emfazo pri la racio kaj la ŝajna kulto al la pozitivismo, ŝajnis apogi la kontraŭ-
religiajn liderojn de la Tria Respubliko. La sciencistoj emis fari asertojn mal-
multe realismaj pri la scienco kaj la teknologio, tamen, iuj sciencaj progresoj
naskiĝis en tiu periodo. Maria kaj Pierre Kurio estis inter la sciencistoj kiuj
pensis ke la savo estis en la scienco kaj la racio.
Konvinkita pri la graveco de la scienco, Maria Kurio estis plendecidita atingi
doktorecon, nepra kondiĉo por ke ŝia esplorado estu respektata de la akademia
mondo. Tiam neniu virino estis fininte tiun karieron en Eŭropo. Por ŝi, atingi
tiun celon estus granda defio kiel virino, edzino kaj patrino. Ŝi komencis pri-
pensi konvenan temon por sia doktoreca tezo, kaj centrigis sian atenton en la
malkovron de la ikso-radioj far Wilhelm Röntgen en 1895. Röntgen studis la
proprecojn de la katodaj radioj kaj ĉi ties efikon sur surfacoj kovritaj de fosfor-
eska substanco. En la kurso de lia eksperimentado li malkovris ke la fosforeska
lumo ne estis generita de la elektraj katodaj radioj al kiuj li submetis la pape-
rojn impregnitajn je plateno-cianido de bario. Li venis al la konkludo ke temis
pri iaj malkonataj radioj kapablaj pasi trans solidaj materialoj kaj ne devojig-
eblaj de elektraj aŭ magnetaj kampoj. Ne konante la naturon de tiu radiado li
nomis ĝin «ikso-radioj». En posta eksperimentado, li senmovigis la manon de
sia edzino sur fot-plako submetita al tia radiado. Post rivelado de la plako li
vidis ke en la bildo de la mano elstaris la ombroj de la ostoj kaj de la ringo kiun
ŝi havis en unu fingro. Do, krom la strangan radiadon mem, Röntgen malkovris
iun ĝian interesan aplikon. Pro tiu malkovro li ricevis la Nobel-Premion de
Fiziko de la jaro 1901. Fascinis la sciencan mondon malkovri ke tiuj radioj ka-
pablis trapenetri la karnon sed ne la ostoj, kio utilas, interalie, en la medicina
kampo por ekzameni la internon de la homa korpo. Röntgen iĝis heroo, kun
granda bedaŭro liaflanke ĉar de tiam la esplorado en tiu tereno jam ne plu povis
78