Page 79 - heleco-96
P. 79
esti privata afero lia en sia laboratorio, sed
aliaj scienculoj dediĉiĝis esplori pri tiuj ra-
dioj. Iuj sciencistoj subtenis la tezon ke la
ikso-radioj estis elektro-magneta radiado si-
mila al tiu de la videbla lumo sed kun pli kur-
ta ondo-longeco.
La hazarda malkovro de Röntgen altiris la
atenton de la scienca mondo pri la disradi-
antaj materialoj, kio malfermis la vojon al la
malkovro de la radio-aktiveco kiu konstituis
la ĉefan esploron de la geedzoj Kurio. Inter
la malkovritaj disradiantaj mineraloj en tiu
epoko estis la saloj de uranio. Inter la sci-
enculoj esplorantaj pri tiu afero estis Henri
Becquerel, kaj lia eksperimentado estis en ri-
lato kun la apliko de la radiado por printado
de fotografaj plakoj. Verdire, estis li la unua
kiu malkovris la radioaktivecon sed ne donis
tiun nomon al la fenomeno de la radiado de
la saloj de uranio, kaj ankaŭ ne eksplikis la
fonton de la radiado; li pensis ke temis pri iu
formo de fosforesko. Dume aliaj sciencistoj
estis eksperimentante tiusence: en Anglio,
Silvano P. Thompson, George Stokes kaj
William Thomson (Lord Kelvin).
La nova tipo je radiado de Becquerel fasci-
nis Marian Kurion kiu, krome, tiam estis
serĉante temon por sia doktoreca tezo. Ŝaj-
nis al ŝi strange ke tiuj radioj ne vekis la
atenton de la publiko kaj de la scienca mon-
do. Ŝi rakontis per sia membiografio ke ŝi
kaj sia edzo estis tre emociitaj pro la nova fe-
nomeno kaj decidis dediĉi specialan studon
al ĝi. Por okupiĝi pri tiu esplorado estis ne-
cesa al ili iu laboratorio; Pierre atingis de la
direktoro de sia lernejo iun ĉambron en la ter-
etaĝo. Maria deziris determini ĉu aliaj subs-
tancoj, krom la uranio, kaŭzas la konduk-
igon de la elektro en la aero. Ŝi uzis du el la
inventaĵoj de Pierre, la elektrometron kaj la
pesilon de piezoelektra torsio de kvarco, por
79