Page 80 - heleco-96
P. 80
priesplori la substancojn. Post provi dekojn da materialoj, ŝi malkovris ke la
torio kaj ĉi ties komponaĵoj povas konduki la elektron simile kiel la uranio. La
progresoj, kiujn ŝi estis farinte iompostiom dum ŝia esplorado, estis entiritaj en
ŝian projekton de doktoreco. Rezulte de ilia eksplorado Maria Kurio venis al la
konkludo ke tiu fenómeno de disradiado de iuj materialoj ne estis ĥemia pro-
cezo kaj ankaŭ ne fosforesko-tipa reago al la sunradio (kiel Becquerel supozis),
sed io en rilato kun la atoma konsisto de la materio. Tion ŝi eksplikis tiele:
Miaj provoj montris, ke la emisio de radioj estas atoma propraĵo de la
uranio, sendepende de la fizikaj aŭ kemiaj kondiĉoj de la salo. Ĉiu ajn
substanco enhavanta uranion estas des pli aktiva en la emisio de radioj,
ju pliiĝas la enhavo de ĉi tiu elemento.
Resume, ŝi konstatis ke la radiado de la uranio-komponaĵoj dependis nur de la
kvanto da ĉeestanta uranio. Tiun fenomenon ŝi nomis radio-aktiveco. La mal-
kovro estis ege grava de scienca vidpunkto, sed ŝi plu provis la kondukteblecon
de aliaj materialoj enhavantaj uranion, ĉalkolito kaj peĉblendo. Tial ke tiuj ma-
terialoj estis pli radiaktivaj ol la pura uranio ŝi venis al la konkludo ke tiuj du
mineraloj havis aliajn substancojn kiuj estis multe pli aktivaj ol la uranio mem.
Laŭ ŝia membiografio evidentas ke tiu malkovro estis ideo ŝia, ne de Pierre.
Mi pensis ke devis esti iu nekonata substanco, tre aktiva, en ĉi tiuj mi-
neraloj. Mia edzo konsentis kun mi kaj mi instigis lin tuj esplori ĉi tiun
hipotezan substancon, pensante ke komence de ĉi tiu laboro ni estis sur
la sojlo de nova scienco, kiun ni devus sekvi dum nia tuta estonteco.
Krom analizi la peĉblendon per la konataj kemiaj metodoj, la geedzoj Kurio
uzis delikatajn elektrajn aparatojn de Pierre por ekzameni la diversajn porciojn
serĉante evidenton de radioaktiveco. La metodo kiun ili aplikis estis pulvorigi
la peĉblendon kaj sekve dissolvi ĝin en acidon; poste, per la kutimaj procedoj,
eltiri le diversajn ĥemiajn komponaĵojn por mezuri ĉi ties radioaktivecon. La
celo de tiu procedo estis trovi la nekonatan elementon alportantan plejaltan gra-
don de radioaktiveco. Tiu procedo, kaj ĝenerale la tuta eksperimentado per tiuj
materialoj, estis peza, teda, longdaŭra kaj… ankaŭ danĝera kiel evidentiĝis kel-
kajn jarojn poste. Izolante la komponaĵojn de la materialoj per kiuj ili labor-
adis, la geedzoj Kurio atingis substancojn, kiel la nitrato de bismuto, 150-oble
pli radioaktiva ol la uranio, kaj iu nova elemento 330-oble pli radioaktiva ol la
uranio. La nomo asignita de Maria Kurio al tiu nova elemento trovita de ŝi estis
«polonio» memore al ŝia naskiĝlando. La rezultoj de la eksperimentado de la
geedzoj Kurio pli kaj pli fascinis ilin. Ili konstatis ke ankaŭ la likvaĵo restanta
post la eltiro de la bismuto kaj la polonio estis tre radioaktiva, do devis esti tie
alia radioaktiva elemento. Komence ili pensis ke temis pri la bario kiun ili
trovis tie, sed ĉi tiu elemento tute ne estas radioaktiva, do ili devis konkludi ke
ili estis trovinte en la peĉblendo ne unu sed du novajn radioaktivajn elemen-
80