Page 81 - heleco-96
P. 81

tojn; krom la polonion ili malkovris duan novan elementon 900-oble pli radio-

            aktivan ol la uranio; la nomo kiun ili asignis al tiu elemento estis «radiumo»,
            kaj estis ĝi kiu donis tujan kaj longdaŭran famon al la geedzoj Kurio.
            Sed pli malfacile ol malkovri la novajn elementojn estis fakte izoligi ilin, tio
            estas, atingi purajn formojn, fizikan evidentecon de ili; la scienca mondo postu-

            las tiutipajn pruvojn. Verdire, pri tiu nova elemento kies ekziston ili asertis, ili
            konis nur ĝian gradon de radioktiveco sed ne ĝiajn aliajn kemiajn proprecojn.
            Por atingi tiun fizikan ekziston de la puraj polonio kaj radiumo estis necese pri-

            labori grandan kvanton da peĉblendo, kara kaj multekosta mineralo. Pierre kaj
            Maria komprenis ke estus senutile peti al la Universitato de Parizo aŭ al la fran-
            ca registaro stipendion por aĉeti tiun materialon. La geedzoj Kurio uzis siajn

            magrajn ŝparaĵojn por aĉeti peĉblendon el iu ĉeĥa minejo kaj pagi ĝian trans-
            portadon al Parizo. Kiam ili disponis je tiu materialo, en 1899, la geedzoj Kurio
            devis solvi la problemojn de ĝia stokado kaj atingo de pli konvena loko por la

            koncerna laboratorio. Per pacienco, persisto kaj insisto, la geedzoj Kurio atin-
            gis lokon, eĉ se sufiĉe malkomfortan, por tiuj celoj en la Lernejo de Fiziko.
            Dum kelkaj jaroj, ĝis 1902, la plej peza laboro por eltiri la purajn elementojn el
            la  mineralo estis  realigitaj de Maria.  Pierre taksis  neinterese tiun  fizikan la-

            boron por pruvi ion kio jam estis konata. Maria dediĉiĝis labori kiel viro mani-
            pulante grandan kvanton da peĉblendo, pasigante ĝin el unu barelo al alia, agit-
            ante varmajn kaj fumantajn likvojn per iu granda fera bastono… Eĉ kun la tedo

            kaj peno de tiutipa laborado, Maria Kurio asertis ke en tiu mizera kaj malnova
            remizo kie ili eksperimentadis, ŝi pasigis kun sia edzo la plej bonajn kaj feli-
            ĉajn jarojn de ilia vivo. Estis en 1901 kiam ambaŭ geedzoj publike anoncis ke
            ili estis malkovrinte tiun novan elementon kiun ili nomis «polonio» kaj ke ili

            estis survoje de la izoligo de alia nova elemento kiun ili  proponis nomi «ra-
            diumo». Fine, en 1902, post pene prilabori pli ol tunon da peĉblendo oni atin-
            gis gramo-dekonon da preskaŭ pura radiumo. Surbaze de tiu malkovro Maria

            dediĉiĝis verki sian doktorecan tezon: Eksplorado pri la radioaktivaj substan-
            coj, kaj prezentis ĝin la 25-an de junio de 1903. Ĉeestis la prezentadon grand-
            nombro da eksterlandanoj interesitaj pri la temo. Post la ekzameno oni aljuĝis

            al  ŝi  la  gradon  de  Doktorino  pri  Fizikaj  Sciencoj  de  la  Universitato  de
            Parizo kun la aldonaĵo de “tre honorinda”, kaj la tezo estis publikigita la saman
            jaron.

            En 1900, la geedzoj Kurio estis kolektinte ĉiujn faritajn esplorojn pri la radiado
            kaj publikigis ilin per iu longa dokumento sed kvankam ili priskribis la propre-
            cojn de tiuj radioj, daŭre estis nekonata la fonto de tiu energio. Ili mem estis per-
            pleksaj pro la spontaneco de la radiado; laŭŝajne tio kontraŭis la unuan leĝon

            de la termodinámico, kiu postulas ke la energio estas nek kreebla nek detru-
            ebla,  kvankam  ĝi,  ja,  povas  esti  konvertita  el  iu  formo  al  alia.  Laŭŝajne  la
            radiumo suferas nenian ŝanĝon, ĝi nur emisias energion. Persistis la dubo ĉu tiu


                                                              81
   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86