Page 82 - heleco-96
P. 82

energio generiĝas ene de la radioaktivaj ma-

                                                   terialoj aŭ estis provokata deekstere.
                                                   La dediĉiĝo de Maria al la scienca eksplor-
                                                   ado ne igis ŝin forlasi la hejmajn taskojn kaj
                                                   la zorgado pri ŝia filino Irena. Sed dume ŝi

                                                   kaj Pierre estis konvinkitaj ke havi bebon ne
                                                   devus igi ke Maria rezignu pri ŝia scienca la-
                                                   boro. Dum ŝi estis en la laboratorio, vartis la

                                                   infaninon ŝia avo, la doktoro Eugène Curie.
                                                   Ĉiukaze, de ekonomia vidpunkto la vivo de
                                                   la  geedzoj  Kurio  ne  estis  prospera;  Pierre

                                                   suferis  elreviĝon  en  sia  kariero  kiel  instru-
                                                   isto kiam oni ne aljuĝis al li iun plirangigon
                                                   kiun li rajtis. Li kaj ankaŭ Maria ricevis ofer-

                                                   ton por translokiĝi al la Universitato de Ĝe-
                                                   nevo kaj pludaŭrigi tie ilian laboron kun pli
                                                   alta salajro kaj pli konvena laboratorio ol tiuj
                                                   kiujn ili havis en Parizo. Ili serioze prikonsi-

                                                   deris la oferton; Pierre estis tentita fari tiun
                                                   translokiĝon  kaj  eĉ  faris  viziton  al  Ĝenevo
                                                   por  trakti  pri  la  kondiĉoj.  Sed  subite  mal-

                                                   fermiĝis por li ŝanco en la Sorbono, iu pos-
                                                   teno pli bone pagata ol tiu kiun li havis an-
                                                   taŭe, kaj tiele oni retenis lin en Francio. Kun
                                                   la apogo de liaj kolegoj kaj la influo de lia

                                                   amiko, la matematikisto Henri Poincaré, oni
                                                   kontraktis lin por la instruado de fiziko al la
                                                   gelernantoj de medicino. Tiam ankaŭ Maria

                                                   ricevis  novan  instruistan  postenon  pli  bone
                                                   pagatan; ŝi estis la unua virino kiun oni nom-
                                                   umis instruistinon en la École Normale Su-

                                                   périeure por knabinoj en Sèvres.
                                                   Sed,  bedaŭrinde,  la  novaj  instruistaj  poste-
                                                   noj de la geedzoj Kurio ne implicis la dispo-

                                                   non de pli konvena kaj komforta laboratorio
                                                   ol  tiu  kiun  ili  estis  uzante.  Ambaŭ  geedzoj
                                                   komencis havi san-problemojn. Komence ili
                                                   kaj iliaj konatuloj atribuis tion al la troa la-

                                                   borado kaj malabunda nutriĝo. Kvankam ili
                                                   neniam agnoskis tion, tiel ili kiel Becquerel
                                                   jam estis konstatintaj ke la radiado de la ma-


                                                         82
   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87