Page 83 - heleco-96
P. 83

terialoj  per  kiuj  ili  laboradis  okazigis  kva-

            zaŭ brul-signojn en la paperoj kaj la vestaĵoj
            samkiel brul-vundojn en la haŭto. La geed-
            zoj  Kurio  kaj  Becquerel  havis  problemojn
            en la manoj kaj la fingroj, sed ili ne atribuis

            gravecon al la afero. Fakte, tio ŝajnis al ili
            bona aŭguro pri la utilo de la radioaktiveco
            ĉar tiu efiko de la radiado sur la korpo su-

            gestis  al  ili  ke  tiuj  radioj  utilus  por  detrui
            malsanajn ĉelojn, ekzemple tiujn de la kance-
            ro. Kvankam la geedzoj Kurio tre intense la-

            boradis,  ekde  1900  al  1903  ili  ĉiusomere
            prenis liberan tempon por ferii kun sia filino
            Irena. Reveninte en Parizon ambaŭ gepatroj

            sin sentis ekstreme lacigitaj sed ili daŭre ne
            kulpigis la radiumon pri tiuj simptomoj. En
            majo de 1902 mortis Wladyslaw, la patro de
            Maria. Maria kaj sia edzo estis vizitinte lin

            kelkfoje en Varsovio.
            Tiujare la Akademio de Sciencoj de la Ins-
            tituto  aljuĝis  al  la  geedzoj  Kurio  20.000

            frankojn  pro  la  izoligo  de  la  radiumo.  En
            1903 Maria akompanis sian edzon en vojaĝo
            al  Londono;  Pierre  estis  invitita  prelegi  en
            la Royal Institution. Kiel jam dirite, en tiu

            jaro mem Maria estis ricevinte la gradon de
            Doktorino pri Fizikaj Sciencoj de la Univer-
            sitato de Parizo. La sano de Pierre tiam estis

            tre  febla,  tamen  lia  prelegado  en  Londono
            estis brila. Dum lia disertado kaj demonstr-
            ado pri la radioaktiveco elverŝiĝis eta kvan-

            to da radiumo; kvindek jarojn poste la nive-
            lo de la radioaktiveco de la konstruaĵo estis
            sufiĉe alta por postuli senpoluigon. Dum Pi-

            erre  estis  prelegante,  Maria,  kiu  estis  far-
            inte grandparton el la laboro kiun oni estis
            priskibante,  sidiĝis  inter  la  publiko,  ŝajnig-
            ante ke Pierre estis la plej grava scienculo.

            Tamen, Pierre publike agnoskis la esencan
            rolon  de  sia  edzino  en  ilia  kunlaborado.
            Dum  la  geedzoj  Kurio  estis  en  Britio,  ili


                                                              83
   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88