Page 84 - heleco-96
P. 84
kunvenis kaj renkontiĝis kun la elito de la sciencularo de tiu lando: Sir William
Crookes, Lord Rayleigh, Sir Oliver Lodge, Ray Lankester, Lord Kelvin... Kvan-
kam ĉi lasta neniam kredis ke la radiumo estus iu nova elemento, li estis tre
afabla kun la Kurioj kaj montris al ili sian laboratorion.
En tiu sama jaro 1903 Maria akuŝis, antaŭtempe, duan filinon sed la bebo mor-
tis tuj post la naskiĝo. Dum la gravediĝo Maria estis elmetita al alta dozo da
radiado. Post la nevolonta aborto, Maria restis malsana dum kelkaj monatoj kaj
prenis por si feriadon en la Île d'Oléron. Tiujare, krom malagrablaĵoj, por la
geedzoj Kurio estis ankaŭ honoroj kaj premioj. Oni komencis agnoski en
Francio la gravecon de la laboro de tiu geparo kaj oni aljuĝis al Pierre la pre-
mion de la Akademio de Sciencoj La Caze, de 10.000 frankoj, kaj Maria rice-
vis, triafoje, la premion Gegner. En novembro de tiu jaro 1903, dum Maria es-
tis konvaleska, la Reĝa Societo de Londono aljuĝis al la Kurioj la medalon
Davy. Iu usona revuo, The Independent, publikigis priskribon kiun Maria Ku-
rio faris pri sia esplorado rilate al la radioaktivaj substancoj. Se la tiamaj infor-
moj pri la radiumo vekis egan intereson de la publiko, pli kontribuis al tiu in-
tereso scii ke iu virino havis rilaton kun ĝia malkovro. Fine de tiu grava por la
Kurioj, jaro 1903, konkrete la 11-an de decembro, la ĵurnaloj informis ke la
tiujara Nobel-Premio de Fiziko estis asignita al tri personoj: Henri Becquerel
kaj la geedzoj Kurio. La decido inkludi Marian en la Premion estis iome kom-
plika. Komence, la intenco de la Komitato de la Premio estis asigni ĝin nur al
Becquerel kaj Pierre Curie. Maria ne atingis sufiĉe da voĉdonojn de la mem-
broj de tiu Komitato. Kiam Pierre eksciis tion, ĉar informis lin iu el la komitat-
anoj kiu estis granda defendanto de la sciencistaj virinoj, li tuj sendis leteron al
la Komitato deklarante ke sia edzino devus kunhavi la Premion tiel kiel ŝi kun-
laboris por ĝin atingi. La Sveda Akademio de Sciencoj ne kontraŭstaris la al-
juĝon de la Premio al Maria, nur la ĥemiistoj sin oponis, sed estis pro tio ke ili
kontemplis ke oni donus al ŝi la tiujaran Nobel-Premion pri Ĥemio pro ŝia mal-
kovro de novaj elementoj. Fine oni alvenis al interkonsento asigni al ŝi tiujare
la Premion pri Fiziko, kune kun la du aliaj premiitoj, kaj postlasi por alia okazo
la Premion pri Ĥemio al ŝi. La Premio detruis por ĉiam la propra-volan izol-
iĝon de la geedzoj Kurio. Ĝi katapultis ilin al la famo kaj devigis ilin esti la
centro de la publika atento nek petita nek dezirita. Ili ofte estis persekutitaj de
ĵurnalistoj kaj fotistoj. La publika atento adresiĝis ankaŭ al ilia filino, kaj de
tiam ili ricevadis amason de ĉiutipaj leteroj. Maria diris per letero al sia frato
ke la vivo de sia familio estis ruinigita far la famo kaj la honoroj.
Kvankam Maria jam estis asertinte ke la radioaktiveco havas atoman naturon,
ŝi ankoraŭ ne konis kion igas ke iu substanco estu radioaktiva. En la sciencaj
medioj estiĝis tiam la polemiko ĉu la atomoj estus aŭ ne divideblaj, kaj iuj
scienculoj komencis esplori la eblecon dividi atomojn. Dum la unuaj jardekoj
de la 20-a jarcento, la eksperimentado de scienculoj kiel Joseph John Thom-
84