Page 85 - heleco-96
P. 85

son,    George Johnstone Stoney, Hans Gei-

            ger, Ernest Marsden, Paul Villard, k. a. al-
            portis konon pri la strukturo de la atomo kaj
            la ebleco dividi ĝin. Nun oni scias ke la ato-
            moj  estas  konstituitaj  de  malsamaj  subato-

            maj partikloj: nukleo de protonoj kun poziti-
            va  elektra  ŝargo  kaj  neŭtronoj  sen  elektra
            ŝargo,  kaj  diversnombro  da  elektronoj  kun

            negativa  elektra  ŝargo  rapidege  ĝirante  ĉir-
            kaŭ la nukleo.
            Iu frua rimarko de la Kurioj estis tiu feno-

            meno ke la radio emisias varmon en sufiĉe
            granda kvanto por esti mezurita per simplaj
            teknikoj de laboratorio. Ili sin demandis pri

            la origino de tiu termika energio; tiu rimarko
            ŝajnis kontraŭdiri iun bazan leĝon de la fizi-
            ko pri la konserviĝo de la materio, sen ebla
            kreiĝo aŭ detruiĝo. Se la energio de la var-

            mo ne estis sin kreanta, el kie ĝi estis ven-
            anta? Ĉu la radioaktivaj substancoj prenas la
            energion  el  ekstera  fonto  kaj  poste  disemi-

            sias ĝin? Ĉu la radiumo mem estas la fonto
            de la propra energio? Ne nur la Kurioj sed
            ankaŭ aliaj scienculoj de la epoko faradis al
            si tiujn demandojn kaj esploradis serĉante la

            respondon. Frukto aŭ rezulto de tiuj eksperi-
            mentoj kaj surbaze de la eltrovoj de la Ku-
            rioj  kaj  aliaj,  estis  la  malkovro  de  Ernest

            Rutherford  kaj  Frederick  Soddy  ke  per  la
            modifo de la atoma strukturo oni povas atin-
            gi la celon kiun la alĥemiistoj intencis dum

            mil jaroj: transmutacii unu kemian elemen-
            ton en alian.
            Por la geedzoj Kurio, la atingo de la Nobel-

            Premio signifis la solvon de iliaj plej pezaj
            financaj problemoj. Pierre fine atingis la tre
            deziritan de li katedron en la Sorbono. Kro-
            me oni disponigis al li pli konvenan ejon por

            laboratorio, kaj Maria estis oficiale deklarita
            estrino de tiu laboratorio kun jara salario de
            2.400 frankoj. Sed dume ambaŭ geedzoj es-


                                                              85
   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90