Page 86 - heleco-96
P. 86
tis fizike suferante la efikon de la radiado
sur siaj korpoj, kvankam ili ankoraŭ ne ko-
nis la kaŭzon de sia malbonfarto. Spit’ al tiaj
sanproblemoj, Maria denove gravediĝis, kaj
naskis sanan filinon, la 6-an de decembro de
1905. Post la naskiĝo de sia filino, Eva, Ma-
ria revenis al sia posteno de instruistino en
Sèvres kaj ankaŭ al la esplorado en la labo-
ratorio. Kiel jam dirite, post la ricevo de la
Nobel-Premio la geedzoj Kurio ne povis evi-
ti interrilati kun la sociaj medioj kaj akade-
miaj kolegoj, ĉeesti spektaklojn, fari kaj rice-
vi vizitojn... La interilato kaj intervizitado de
la Kurioj kun aliaj akademianoj kaj scienc-
uloj fakte estis neformalaj kunvenoj en kiuj
oni interŝanĝadis kaj debatadis ideojn kaj
sciencajn teoriojn. Pierre ricevis alian hono-
ron, ĉi-foje nek atenditan nek ambiciitan: oni
nomumis lin membron de la Franca Akade-
mio de Sciencoj.
Nek Maria nek Pierre konsentis patenti por
komerca produktado la sistemon de radium-
eltiro. Ili konsideris ridindan uzi la sciencon
por komercaj celoj. Kiam oni mendis al ili in-
formon pri la procezo de izoligo de la radi-
umo, ili provizadis ĝin tute senpage. Laŭ ilia
opinio, la scienculoj devas kunhavi ideojn kaj
teknikojn kun la ceteraj personoj. Aliaj ho-
moj sukcesis eltiri profiton el la malavareco
de la Kurioj. Enkomercigante la procezon
kiun ili inventis, riĉiĝis tiuj malpli idealistaj
entreprenistoj, dum Maria kaj Pierre sin vi-
dis devigitaj peti monon al iu riĉa bonfar-
anto por daŭrigi ilian eksperimentadon. En
la jaro 1906 la malsano de Pierre iĝis sufiĉe
grava. Tiam jam evidentis ke la emanado de
radiumo okazigis gravajn damaĝojn al la mu-
soj kaj aliaj bestetoj de la laboratoriaj ekspe-
rimentoj. Tamen la Kurioj ne vidis, aŭ ne vo-
lis vidi, ke same damaĝe povis la radiumo,
per kiu ili laboradis, efiki kontraŭ ilia sano.
86