Page 87 - heleco-96
P. 87
En aprilo de 1906, la geedzoj Kurio kun ties filinoj ĝuis etan kamparan ferion.
Reveninte en Parizon, la 16-an de tiu monato Maria kaj Pierre ĉeestis noktan
bankedon kaj renkontiĝon de la societo de la fiziko en kiu oni pritraktis, inter-
alie, la temon de la spiritismo, kiu furoris en tiu epoko. Sekvintan tagon Pierre
ĉeestis, ĉi-foje sola, alian kunsidon de la societo de la fiziko, en kiu li devis
prelegi pri alia grava temo, la instruado pri la scienco. Li estis tre kontenta tial
ke liaj ideoj estis bone akceptitaj kaj li estis elektita vicprezidanto de tiu nova
organizaĵo.
Ĵaŭde, la 19-an de aprilo, Pierre eliris el sia laboratorio kaj marŝis sub mal-
varma pluvo direkte al alia kunsido de la nova grupo kaj post ties finiĝo li re-
venis kontenta pro tio ke lia penso estis aprecata de tiuj kun kiuj li kunvenis. La
kunsido finiĝis iomete post la 14-a horo. Pro la pluveto Pierre malfermis la
pluvŝirmilon kaj adresiĝis al la Instituto de Francio. Survoje al tiu loko, tiel la
pluvo kiel la trafiko iĝis pli densaj. Li estis marŝante malantaŭ iu taksio, kiu pro-
vizis al li ŝirmon. Alveninte al iu vojkruciĝo kun pli densa trafiko, li forlasis la
aŭton kaj malatente sin metis sur la vojo de iu ĉaro tirita de ĉevaloj kiam ĉi tiuj
estis komencante preterpasi la taksion, lasante malgrandan spacon inter ili. Pie-
rre, absorbita de siaj pensoj, restis metita en la mallarĝiĝinta spaco kaj kiam li
riskis esti trafita, intencante sin savi li brakumis unu el la ĉevaloj. La besto baŭ-
mis kaj Pierre falis sur la trempita pavimo; kelkaj personoj kriis al la ĉaristo
halti. Kvankam ĉi tiu tiris la bridon, la ĉevaloj daŭrigis la kuron. Pierre estis
surtere, sed li rezultis senvunda kaj restis senmova inter la malantaŭaj piedoj de
la ĉevaloj kaj la du antaŭaj radoj de la ĉaro, kiuj ne tuŝis lin; tamen la mal-
dekstra malantaŭa rado de la ĉaro frapis kaj frakasis lian kapon. Alkuris tien la
tie proksimaj personoj kaj iuj el ili intencis porti la vunditan korpon al kiu tak-
sio, sed la taksiistoj rifuzis akcepti ĝin timante ka la sango malpurigu la tegaĵon
de la aŭto. Fine du homoj alportis brankardon kaj Pierre estis portita al iu prok-
sima policejo. Tie oni ekzamenis liajn paperojn kaj oni identigis la kadavron.
Kiam la amaso eksciis ke la viktimo estis sia scienculo gajninto de la Nobel-
Premio ĝi volis linĉi la ĉariston kaj la polico devis interveni por savi lin.
Oni decidis ke Paul Apell, plejaĝa kolego de Pierre kaj dekano de la Fakulta-
to de Sciencoj, kaj Jean Perrin, najbaro kaj amiko de la Kurioj, informu Ma-
rian pri la akcidento. Tamen kiam ili alvenis al la hejmo de Maria, ŝi ne estis
tie; troviĝis tie nur la doktoro Eugène Curie, patro de Pierre. Estis li kiu devis
87