Page 88 - heleco-96
P. 88

informi sian bofilinon pri la tragedio. Maria

                                                   restis komociita kaj nekapabla reagi dum kel-
                                                   kaj tagoj. Ŝi ne kapablis ekspliki al sia filino
                                                   Irena tion kio okazis al ĉi ties patro. La uso-
                                                   na presaro amplekse informis pri la akciden-

                                                   to kaj morto de Pierre, kiun oni difinis kiel
                                                   la  malkovrinto  de  la  radiumo.  Maria  estis
                                                   konsiderata kiel simpla helpantino de Pierre;

                                                   temante  pri  la  malkovro  de  la  radiumo  iu
                                                   presara informo tekstis jene: En lia esplor-
                                                   ado, li estis helpita de Maria Sklodowska,

                                                   iu polino naskiĝinta en Varsovio en 1868…
                                                   Laŭŝajne  la  aŭtoro  de  la  artikolo  pensis  ke
                                                   virino povas servi nur kiel helpantino de sia

                                                   edzo, ne kiel plenrajta kunlaborantino.
                                                   Teni taglibron pri sia vivo helpis Marian sur-
                                                   porti la tragedion. Ekde la 30-a de aprilo de
                                                   1906,  ŝi  ĉiutage  registris  siajn  personajn

                                                   spertojn  kaj  sentojn  laŭ  formo  de  letero  al
                                                   Pierre:  Kara  Pierre,  neniam  plu  mi  vidos
                                                   cin ĉi tie, kaj mi volas paroli kun ci en la

                                                   silento de ĉi tiu laboratorio, kie neniam mi
                                                   pensis ke mi devus vivi sen ci. La sekcio kiu
                                                   priskribas la funebraĵon de Pierre estas spe-
                                                   ciale  kortuŝa:  …oni  fermis  la  ĉerkon  kaj

                                                   oni  ne  plu  povis  vidi  ion.  Mi  ne  permesis
                                                   ilin kovri ĝin per nigra tuko. Mi kovris ĝin
                                                   per floroj. Ĉio finiĝis, Pierre estas farante

                                                   sian lastan dormon sub la tero, ĉi tio estas
                                                   la fino de ĉio, ĉio, ĉio. La tagon post la fu-
                                                   nebraĵo, Maria finfine eksplikis al Irena, kiu

                                                   jam estis 8-jara, tion kio okazis. Ne mankis
                                                   al ŝi la helpo de sia familio kaj de la familio
                                                   de  Pierre,  sed  dumlonge  ŝi,  kvankam  ne

                                                   pensis pri sinmortigo, estis dezirante ke alia
                                                   veturilo trafu ŝin kaj kunhavi la destinon de
                                                   sia amato.
                                                   Marie havis la financan asistadon de Geor-

                                                   ges Gouy, kiu konsilis al ŝi ne paroli pri sia
                                                   propra radiumo, kiam ŝi faris inventaron de
                                                   la laboratorioj de Pierre de la Fakultato. Li


                                                         88
   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93