Page 89 - heleco-96
P. 89
klarigis ke la radiumo iĝis tiom valora, ke ŝi eble devus pagi imposton de he-
redaĵo. Post sugesti, ke ŝi serĉu konsilon de kompetenta komercisto por helpi
ŝin pri iu ajn problemoj, kiujn la radiumo eble alportus al ŝi, li instigis ŝin pensi
pri la estonteco de Irena kaj Eva, kvankam ŝi ne estis interesita akiri personan
profiton. Kontraŭ la konsilo de tiuj, kiuj opiniis, ke ŝi devus konservi la radi-
umon (kiu valoris pli ol milionon da oraj frankoj), ŝi anstataŭ fari tion donacis
ĝin al la laboratorio.
Poste aperis aliaj demandoj. Kio okazus pri la esplorado de Pierre? Kiu pri-
zorgos sian instruadon ĉe la Sorbono? La universitato konsentis doni al Maria,
la vidvino de Pierre, pensionon, sed ŝi rifuzis akcepti ĝin. Ŝi diris, ke ŝi estis
tro juna por akcepti pension, ke ŝi povus subteni sin kaj siajn infaninojn. Maria
daŭre estis en stato de komocio kaj ne estis preta preni decidojn pri la estont-
eco; ŝia familio kaj amikoj prenis la iniciaton. La dekano estis informita, ke
Maria estis la sola kompetenta franca fizikisto por sukcedi Pierre. Kvankam
neniu virino iam havis tiun pozicion, la Konsilio de la Fakultato de Sciencoj
unuanime decidis proponi katedron al ŝi. Ŝi ricevis ankaŭ la katedron kreitan
speciale por Pierre, kiun li okupis nur dek-ok monatojn. Preskaŭ monaton post
la morto de Pierre, Marie skribis en sia taglibro, ke ŝi estis oficiale nomumita
sukcedantino de ŝia edzo.
Vole nevole Maria devis akcepti ke Pierre reale kaj definitive eliris el ŝia vivo
kaj ke ŝi devus plu vivi por okupiĝi pri siaj filinoj kaj pri sia alvokiĝo rilate al
la scieca progreso. Dum plejparto el la somero kaj komence de la aŭtuno ŝi pre-
pariĝis por instrui en la Sorbono kiel anstataŭantino de ŝia edzo. Kelkcento da
personoj ĉeestis ŝian unuan prelegon kun intereso vidi kiel ŝi kapablus aranĝi
sin en tiu nova rolo. Eble multaj esperis ke ŝi ekploregus omaĝe al sia forpas-
inta edzo kaj evidentiĝus ke virino ne kapablas sukcese anstataŭi viron. Tiuj,
kiuj tion esperis, ricevis desaponton. Maria ricevis tondran ovacion kiam, fikse
rigardanta antaŭen kaj serene komencis sian diskurson: Kiam oni konsideras la
progreson kiun oni faris en la fiziko dum la lastaj dek jaroj, oni vidas kun
surprizo la antaŭenpaŝojn okazintajn en nia epoko rilate al la elektro kaj la
materio. Ĉi tiuj vortoj, klaraj kaj sen emocio, efikis sur la aŭdantaro pli ol his-
teria ploro kiun ŝi povus esti farinta. Multaj el la ĉeestantoj sentis emocion ĉar
Maria reigis la kurson ĝuste per la frazo per kiu Pierre estis lasante ĝin.
Ŝiaj akademiaj taskoj ne igis Marian malatenti la zorgadon pri ŝiaj filinoj. Ŝi
pensis ke la korpa ekzerkcado estas grava parto de la infana edukado, do ŝi in-
sistis ke Irena kaj Eva partoprenu en sportoj, gimnastiko, naĝado, biciklado…
Por Irena ŝi dezajnis propran eduk-programon kun ega emfazo en la sciencoj
por ĝin disvolvi en la hejmo. Tiu enhejma edukado, per kurso en kiu partopre-
nis ankaŭ aliaj geinstruistoj, amikoj ŝiaj, al grupo de deko da geinfanoj, la idaro
de ĉiuj tiuj geinstruistoj, havis limigitan daŭron ĉar fine la geinfanoj devis
integriĝi en la oficialan instruadon por la atingo de la gimnazia bakalaŭreco.
89