Page 90 - heleco-96
P. 90
Konsiderante ke la viroj ricevadis pli kvali-
tan instruadon ol la virinoj, Maria volis ma-
trikuli Irenan en vira lernejo, la Liceo La-
kanal, sed ŝi trovis oponon de la instruistoj
de la institucio. Ŝi insistis en tiu peto kaj sin
turnis al siaj superuloj; si eĉ kontemplis la
eblecon prezenti la aferon al la Ministro pri
Edukado. Sed ŝia peto estis rifuzita; la tiama
franca socio ne estis preta akcepti la miks-
tan, ambaŭseksan, instruadon. En la hejmo,
Eugène Curie, la patro de Pierre, daŭre kun-
laboradis en la prizorgado de la infaninoj,
ĝis 1909, kiam li malsaniĝis; li mortis la 25-
an de februaro de 1910.
Kvankam la knabinoj atingis bonan akade-
mian instruon, ilia patrino, trista kaj silenta,
efikis mise sur iliaj sociaj kapabloj. Irena, ĉe-
fe kaŝiĝis kiam nekonatuloj vizitis ilin, kaj
ŝi kaŝadis sian kapon kiam oni paroladis al
ŝi. Eva diris, ke Maria senprudente punadis
Irenan ne parolante al ĉi tiu dum du tagoj.
Malgraŭ la hejma tristeco, Irena kaj Eva
amis sian patrinon tiel multe kiel ŝi ilin. Eva
iome montris rankoron kiam ŝi priskribis
sian infanecon, klarigante ke spite al la hel-
po kiun mia patrino intencis doni al mi,
mia juneco ne estis feliĉa. Irena kaj Eva ha-
vis tre malsamajn personecojn. Kvankam
Eva estis pli bela kaj pli alirebla, Irena multe
pli similis al sia patrino. Ankaŭ la interesoj
de Irena estis paralelaj al tiuj de Maria, sed
Eva ŝatis verki kaj havis inklinon al la
muziko.
Marie baldaŭ bedaŭris sian malavarecon
doninte sian personan radiumon. Ŝi pozitive
impresis la usonanon Andrew-Carnegie-n,
la riĉan filantropon kaj aŭtoron de La Evan-
gelio de la Riĉeco, kiun ŝi renkontis en Pari-
zo baldaŭ post la morto de Pierre, kaj li de-
cidis financi ŝian esploradon. Ŝi estis dank-
ema, ĉar tio permesis al ŝi financi esploran
90