Page 91 - heleco-96
P. 91
teamon per kiu oni povus konstrui iun lern-
ejon pri radioaktiveco en Parizo. La kon-
trakto bone konvenis al ŝi, ĉar ŝi povis ak-
cepti la monon por siaj gestudentoj kaj ne
por si mem. En tiu epoko estis ĝenerala ak-
cepto de la radiumo kiel nova elemento. Sed
estis iu grava escepto, la fama angla scienc-
ulo Lord Kelvin. Laŭ li, la radiumo ne estas
iu nova elemento sed komponaĵo de plumbo
kun kvin atomoj da heliumo. Kompreneble,
se li pravus, la laboro de la Kurioj kaj Ru-
therford kaj la teorio de Soddy pri la radio-
aktiva malintegrigo valorus neniom. La 82-
jara Kelvin ne povis koncepti la eblecon de
nova elemento; la ideo ke iuj elementoj po-
vus konvertiĝi en aliajn elvokis la alĥemion.
Kompreneble, Maria estis same certa pri sia
eltrovo kaj sentis la defion atingi iun pli ra-
finitan formon de la radiumo ol la klorido
de radiumo kiun ŝi estis atinginte ĝis tiam.
Sed dume ŝi montris sin malinklina esprimi
sian opinion pri la transmutacio, pri kiu in-
formis Sir William Ramsay, de kupro al he-
liumo. Fine ŝi cedis kaj deklaris ke ŝi koin-
cidis kun la opinioj de Ramsay, Rutherford
kay Soddy kaj metis la radiumon en grupon
de malstabilaj elementoj. Laŭ ŝi la radiumo
konsistas el atomoj kiuj suferas spontanan
transformiĝon generante heliumon kiel
unu el ĝiaj produktoj. Sed ŝi ankoraŭ ne es-
tis tute certa ke tiu transformiĝo estus la ori-
gino de la heliumo. Post la morto de Lord
Kelvin ne plu estis opono agnoski la radi-
umon kaj la polonion kiel novaj elementoj.
Tiam la prezo de la radiumo estis tre alta,
sed ne estis klara kiu povus esti la utilo de
tiel rara kaj nestabila elemento. La dediĉo
de Maria dum tiuj jaroj, en sia laboratorio
celis la atingon de pura radiumo. Ŝi traktis
gram-dekonon el bromido de radiumo per iu
elektroliza metodo, kaj tiele ŝi sukcesis, en
91