Page 100 - heleco-97
P. 100
prenis tiun decidon pensante ke, post la fulma kam-
panjo de la germanoj en Okcidenta Eŭropo, baldaŭ fin-
iĝus la milito per la kolapso de la brita potenco. Do
li pretiĝis alpropriigi al la si la postrestaĵojn de la bri-
ta imperio. En Italio ne ĉiuj estis tiel optimismaj; la
afero tute ne vekis entuziasmon en la ĉirkaŭo de la re-
ĝo, kaj inter la armeanoj, ekzemple, la marŝalo Bado-
glio, kaj inter la faŝistaj hierarkoj mem, kiel Ciano,
la bofilo de Mussolino, kaj Dino Grandi, la fondinto
de la faŝismo en la regiono de Bolonio. Ĉi tio estas
tre signifa ĉar ilustras pri la medio en kiu poste kon-
kretiĝis opozicio al Mussolino kiam alproksimiĝis la
milita malvenko.
Sed en 1940 li vole nevole metis Italion en militon por
ataki Grekujon ekde Albanio, kiun la italoj estis okup-
intaj la antaŭan jaron, kaj la britajn koloniojn de Suda-
no, Kenjo, kaj Egipto kun la Sueza kanalo. Tiuj atakoj
konkretiĝis inter aŭgusto kaj oktobro de 1940. La mili-
taj fortoj je kiuj Italio disponis tiam por interveni en
Afriko estis tre superaj al tiuj kiujn Britio povis kon-
traŭfronti tie. Tamen la italaj militaj operacioj rezul-
tis katastrofaj, ĉefe en la nordo de Afriko. La itala
avanco kontraŭ Egiptujo ekde Libio estis haltigita
en la egipta urbo Sidi Barrani la 16-an de septembro,
nur unu semajnon post la komenco de la operacio.
Du monatojn poste la angloj estis atinginte 38.000 ita-
lajn milit-kaptitojn, inter ili kvar generalojn. Komen-
ce de 1941, la brita 7-a Kiras-Divizio, tiam komandita
de Richard O'Connor, sieĝis la italojn en Al Bardi, Li-
bio: 40 000 kaptitojn, kaj detruis, la 6-an de februaro,
la italan 10-an armeon en Beda Fomm, tiel devigante
la kapitulacon de Bengazi, la ĉefurbo de la tiama itala
kolonio Cirenaiko. Germanio devis alkuri helpe al sia
itala aliancano. En februaro de 1941, Hitlero sendis unu
el siaj plej prestiĝaj generaloj, Erwin Rommel, al Libio
kun elita tank-formacio, la Afrika Korps (du sekcioj,
320 tankoj, kun cent italaj tankoj). La rezulto estis fulm-
rapida. Per eksterordinara taktiko: fulm-operacioj, sur-
prizo, aŭdaco, granda movebleco de liaj ne tre abundaj
rimedoj, Rommel, operaciante en norda Libio, reakiris
preskaŭ la tutan Cirenaikon inter februaro kaj junio
1941 kaj forpelis la britojn al Egiptujo.
100