Page 98 - heleco-97
P. 98
La 10-an, la germanoj transiris Sejno-riveron, Francio estis venkita: cent mil sol-
datoj mortigitaj, 1,6 milionoj kaptitaj kaj senditaj al Germanio; milionoj da rifuĝ-
intoj deiris suden; ĥaosa situacio. La 14-an de junio la germanoj eniris en Pari-
zon. La 16-an, la Nacia Asembleo, nomumis registrar-prezidenton marŝalon Pétain,
la heroo de Verduno de 1916, maljunulo 84-jara sed ankoraŭ eksterordinare pres-
tiĝa. Li petis armisticon, kiun oni subskribis la 22-an. Francio restis dividita en
du zonoj: "okupita", la okcidenta kaj norda duono de la lando, inkluzive Parizo,
sub rekta germana okupado, kaj nominale suverena "libera zono", la suda duono,
kies gvidon alprenis Pétain, kiu fiksis la ĉefurbon en Vichy, sed fakte nura satelito
de la Hitlera Germanio, tamen retenante modestan armeon de cent mil homoj kaj
la kolonian imperion. Alzaco kaj Loreno estis rekte aneksitaj al Germanio.
Pétain kreis en Vichy aŭtoritateman reĝimon, tradician... inspiritan de la ideoj kaj
principoj de la franca naciisma dekstraro: kontraŭjudismo, katolika edukado,
morala cenzuro, malpermeso de partioj, sindikatoj kaj strikoj. La "ŝtata kun-
laboro", kiun la reĝimo de Pétain starigis kun Germanio, signifis plenan ekono-
mian, militan kaj polican kunlaboron. Vichy kunlaboris kun la germana Gestapo
en la subpremado de la Rezisto kaj en la genocido de francaj judoj: 83.000 mort-
intoj, el juda loĝantaro de 300.000 personoj. Senĉese estis kreskanta en Eŭropo
la nombro da reĝimoj pli malpli faŝismaj. La akomodado de la franca socio al
la malvenko kaj la germana okupado estis surprizige konsiderinda. Vichy, kaj
Pétain havis pli grandan popularan subtenon ol oni povis atendi. Kvankam la
saman 18-an de junio 1940, generalo De Gaulle fuĝis al Londono kaj ekde la
brita ĉefurbo alvokis al rezisto, la alvoko estis longatempe ignorita. Nur ekde la
fino de 1942, aŭ pli ĝuste ekde majo 1943, oni komencis rimarki la rezistadon
kontraŭ la germana okupado.
Sed en 1940 ĉiuj pensis ke la milito estis finiĝinta. Mussolino, oportunisme, deklaris
militon al Francio la 10-an de junio, plurajn semajnojn antaŭ la kapitulaco de
tiu lando antaŭ la germanoj, kaj aneksis al Italio kelke da franca teritorio. Pli
oportunisma estis la sinteno de la hispana diktatoro, F. Franko. Ĉi tiu adresiĝis
al Hitlero gratulante lin pro ĉi ties brilaj kampanjoj kaj manifestis sian intencon
kunmiliti kun la potencoj de la «Akso». Sed la kondiĉoj de la hispana diktatoro mal-
plaĉis al Hitlero ĉar Franko pretendis konstrui hispanan imperion per la kapto
de la afrikaj kolonioj de Francio. Kiel dirite, laŭ la kondiĉoj de la armistico franc-
germana, tiuj kolonioj restis sub la kontrolo de la Francio de Vichy, kiu de tiam
estis faŝisma aliancano de Hitlero. Krome ĉi tiu sin sentis sufiĉe forta por entre-
preni, sen alies helpo, la konkeradon de Britio.
En ĉi tiu lando, la ĉef-ministro Neville Chamberlain estis demisiinte la 10-an de
majo 1940, la saman tagon kiam komencis la germana ofensivo kontraŭ Nederlando.
Anstataŭis lin kiel estro de koalicia registaro de konservativuloj, laboristoj kaj
liberaluloj, Winston Churchill. Britio rezistis, kaj krome sola ĝis 1941, kontraŭ
la potencoj de la Akso. La memorindaj diskursoj de Churchill stimulis liajn kun-
98