Page 105 - heleco-97
P. 105

urbo havis pli ol 3 milionojn da enloĝantoj kaj la invandanta armeo nek povis nek
            volis garantii la nutradon de tiom ega personalo. Do, oni sieĝis la urbon por ke

            la loĝantaro pereu pro malsato. La tasko de tiu norda armeo estis bari la proviz-
            adon kiun Rusujo povus ricevi tra la Balta Maro. Sed nek la provizo-barado nek
            la sieĝo al la Leningrado povis esti totala ĉar Rusujo ricevis tra tiu vojo grand-

            kvanton da milita materialo provizita de la aliancanoj, kaj el Leningrado eliris mult-
            ege da ne-batalantaj enloĝantoj kaj eniris multaj rusaj armeanoj por defendi la ur-
            bon. Ĉiukaze, kiam la germanoj, ja, volis okupi ĝin por destini la trupojn de tiu
            norda armeo al la aliaj rusaj frontoj kie ili estis necesaj, jam ne eblis al ili kapti

            Leningradon, kaj ĉi tiu, eĉ per ega sufero de ties loĝantoj kaj defendantoj, rezistis
            ĝis kiam, en januaro de 1944, la ofensivo de la rusa armeo liberigis ĝin.
            Do, la decidaj militaj eventoj de la rusa kampanjo okazis, kiel ni tuj vidos, en la

            aliaj frontoj, la centra, kiu celis la ĉefurbon Moskvo, kaj ĉefe la suda, al kiu
            estis asignita la tasko konkeri la mineralo-riĉan zonon de Ukrainio. En la centra
            fronto, la germanoj avancis tra Belorusio proksimume 400 kilometrojn, konker-
            ante Smolenskon, 350 kilometrojn sudokcidente de Moskvo, la 19-an de julio,

            post kaptado de 300.000 soldatoj kaj 3.200 sovetiaj tankoj. Moskvo suferis la
            unuan aviadilan atakon la 21-an de julio 1941. La ofensivo al Moskvo ĉesis
            tiam laŭ dispozicio de la germana militista stabo por ke la operacio ne troviĝu tro

            izolita de la norda kaj suda frontoj, en kiuj la avanco estis malpli rapida. Laŭ ordo-
            noj de Hitlero, malantaŭ la avangardaj trupoj kiuj bataladis kontraŭ la sovetiaj
            trupoj iradis SS-aj trupoj kies tasko estis efektivigi raspurigon, t. e. kapti homojn

            por sklava laborado kaj ekstermi la anojn de abomenindaj etnioj laŭ naciisma
            kritero, ĉefe judoj. La armeestroj estis ricevintaj konkretajn instrukciojn de la
            Führer ne embarasi tiun agadon de la SS.

            Sur la suda fronto, kie la sovetia rezisto estis multe pli granda, ankaŭ la trupoj
            de Rundstedt plenumis siajn celojn kaj konkeris Ukrainion: Kievo falis la 19-
            an de septembro, post alia granda sovetia katastrofo: la kapitulaco de ĉirkaŭ
            600.000 homoj. Ĉi tiu venko igis Hitleron pensi ke Rusio jam perdis la militon.

            La germanoj atingis la Dono-riveron la 15-an de oktobro; ili prenis Járkovo-n,
            la duan ukrainan urbon, la 24-an. La 11-a armeo, kun sep divizioj, kaj la rumana
            3-a armeo, disiĝis, laŭplanite, al la Nigra Maro: inter la 26-a de septembro kaj

            la 15-a de novembro, ili okupis Krimeon kaj sieĝis Sebastopolon, la gravan ru-
            san mararmean bazon, kiu, helpate de la sovetia floto de la Nigra Maro, rezis-
            tus la germanan ofensivon dum kelkaj monatoj. En ĉi tiu suda fronto la germ-

            anoj renkontiĝis kun ne-rusaj etnioj, nevole aneksitaj al la carisma imperio unue
            kaj al Sovetunio poste- kiuj bonvole akceptis ilin; ĉiukaze la judoj de tiu zono
            suferis similan persekutadon kiel tiuj de aliaj zonoj.

            Post plurmonata halto, la 2-an de oktobro oni rekomencis la operacion por la
            kapto de Moskvo. La ofensivo komenciĝis superforte: la germanoj ĉe Viazma kaj
            Brjansk, oriente kaj sude de Smolensko, detruis ok rusajn korpusojn kaj atingis

                                                              105
   100   101   102   103   104   105   106   107   108   109   110