Page 97 - heleco-97
P. 97

Pli brilaj kaj efikaj estis la sekvintaj germanaj militaj kam-
            panjoj, kiuj okazis en Okcidenta Eŭropo. Antaŭ entre-
            preni la atakon al Francio, Hitlero klopodis kontroli kaj

            certigi la ŝip-trafikon en la Balta maro cele ebligi la proviz-
            adon de la necesaj krud-materialoj por Germanio. Tiucele
            li decidis okupi Danlandon kaj Norvegion. Danlando es-

            tis venkita kaj okupita dum la daŭro de unu sola tago,
            la 9-an de aprilo de 1939, kaj en Norvegio la germanoj
            devis batali kontraŭ la brita floto, sed fine tiu lando ka-
            pitulacis la 9-an de junio, ties reĝo kaj registaro ekziliĝis
            en Brition. La germanoj submetis Norvegion, kiu restis

            regata de la faŝista reĝimo estrata de Vidkun Quisling.
            La 10-an de majo de tiu jaro 1940, Germanio atakis Ne-
            derlandon kaj Francion. La ofensivo estis perfekta el-

            montro de la nova speco de milito dezajnita de Germa-
            nio, nomata blitkrieg (fulm-milito), surbaze de surprizo,
            komenca bombardado, profundaj kaj rapidaj strategiaj
            penetroj far tankaj divizioj tra la malamikaj linioj kun tak-
            tika apogo de la aviado, por tranĉi la ĉefajn arteriojn de

            la malamiko kaj ĉirkaŭi ĝin. Parto de la germana trupo
            atakis Nederlandon kaj Belgion frontale; alia parto, evit-
            ante la Maginot-Linion, atakis Francion tra Ardenoj; es-

            tis aŭdaca kaj surpriza atako tra tereno konsiderata ne-
            trairebla pro ties topografio. La sukceso estis fulm-rapida.
            Nederlando, kiun Germanio atakis per aer-transportitaj
            fortoj de paraŝutistoj, kapitulacis la 14-an de majo, la reĝ-
            ino Vilhelmino kaj la Registaro povis ekziliĝi en Londo-

            no: la centro de Roterdamo estis detruita per  bombard-
            ado far la germana aviado. La belgaj kaj francaj linioj, pli-
            fortigitaj de la Brita Ekspedicia Trupo, en tute  350.000

            homoj, estis surprize penetritaj de la germanoj, kiuj de-
            tranĉis kaj ĉirkaŭis la aliancajn trupojn en diversaj pun-
            ktoj. Belgio kapitulacis senkondiĉe la 28-an de majo; la
            registaro fuĝis al Parizo kaj poste al Londono, de kie
            ili provis daŭrigi la militon kaj organizi la enlandan re-

            zistadon; la reĝo Leopoldo restis en Belgio en ambigua
            situacio: kaptito de la germanoj sed konservante distin-
            gan kaj influan pozicion, kiu eĉ permesus al li negoci kun

            Hitlero favore al sia lando. La Brita Ekspedicia Trupo
            kaj cent mil francaj soldatoj retiriĝis al Dunkerko, de kie
            inter la 28-a de majo kaj la 4-a de junio ili estis evaku-
            itaj al Anglujo en ekstreme malfacila operacio.

                                                              97
   92   93   94   95   96   97   98   99   100   101   102