Page 101 - heleco-97
P. 101
Ankaŭ la atako al Grekujo de la itala armeo estis katastrofa. La greka kontraŭ-
atako repuŝis la italojn al Albanio kaj eĉ deprenis de la italoj parton el tiu lando.
Krome, la 11-an de novembro, ŝipaj kaj aeraj unuoj de la brita mediteranea floto
de la admiralo Cunningham atakis surprize la italan mar-armean bazon en Ta-
ranto. Preskaŭ ĉiuj havenaj instalaĵoj estis detruitaj kaj kvar el la plej bonaj italaj
batal-ŝipoj estis grave damaĝitaj. Kaj la 28-an de marto de 1941 la britoj donis
alian severan baton al la itala mararmeo: en la sudo de Grekio estis detruitaj 3
italaj kroz-ŝipoj kaj 2 destrojeroj, kaj severe damaĝis la kiras-ŝipon Vittorio
Veneto. Tio permesis al la brita mararmeo kontroli la Mediteraneon kaj bari la
provizadon al la trupoj de la Akso en Afriko. Ja, la eniro de Italio en la militon pli
ol helpo por la germanoj estis embaraso ĉar igis necesa la intervenon de la
germana armeo en scenejoj kiuj ne estis komence kontemplitaj en la militaj
planoj de Hitlero.
La komenca plano de Hitlero estis okupi nur la orientan parton de Grekio por sekur-
igi sian flankon okaze de la antaŭvidita invado al Sovetunio. Sed la disvolviĝo de
la aferoj igis lin ŝanĝi sian strategion en Balkanio kaj decidis plene integrigi la
tutan balkanan regionon en la novan germanan ordon. Rumanio, Hungario kaj
Slovakio aliĝis al la Akso en novembro de 1940. Hungario, regata de admiralo
Horthy aliĝis la 20-an kaj Rumanio aliĝis la 22-an de tiu monato. Slovakio,
germana protektorato ekde marto 1939 sub la registaro de la katolika episkopo
Tiso, faris tion la 23-an. Post la itala fiasko en Grekio, la situacio en Jugoslavio
evoluis malfavore por la Akso, okazis brit-favora milita puĉo la 23-an de marto
de 1941 kiu nuligis la decidon aliĝi al la Akso prenita nur du tagojn antaŭe de la
Registaro de Princo Reganto Paŭlo, Hitlero decidis milite interveni en tiu zono.
Alia lando kiun Hitlero volis aligi al la Akso en la aŭtuno de 1940 estis Hispanio.
Multe estis ŝanĝiĝinte la situacio ekde ses monatojn antaŭe, kiam Franko mani-
festis sian volon tion fari sed la afero ne entuziasmigis Hitleron pro la kialoj
kiujn ni eksplikis. Ĉi tiu ne povis permesi al si damaĝi sian aliancanon Pétain
por favori Frankon, kaj krome pensis ke baldaŭ li povus okupi Britujon samkiel
okupis Francion kaj aliajn eŭropajn landojn. Sed pasis la monatoj kaj la germana
aerarmeo ne sukcesis ebligi la perŝipan invadon. Kaj plej zorgige por Hitlero
estis ke tiu situacio estis senlime prokrastigante la invadon al Rusio kiu estis,
laŭ lia opinio, la mision por kiu li estis naskiĝinta. Do li decidis ekentrepreni
tion, eĉ metante sin en la danĝeran situacion, kiun ĝis tiam li klopodis eviti, ba-
tali en pluraj frontoj. Do, Hitlero bezonis kiom eble pli da aliancanojn kaj, krom
tiuj aligitaj en la balkana regiono, li celis ankaŭ la militan partoprenon de la faŝ-
ista Hispanio. Laŭ la plano konceptita de Hitlero, la hispana tasko en la milito
estus kunbatali kun la germana armeo en la konkerado de la brita strategia
pozicio de Gibraltaro. Ĉi ties konkerado permesus al la germana mar-armeo
eniri en la Mediteraneon por batali tie kontraŭ la britaj fortoj kaj provizadi la
armeojn de la Akso en Norda Afriko. Oni interakordis renkontiĝon de Hitlero
kaj Franko en Hendaya, franca urbo proksima al la hispana landlimo.
101