Page 102 - heleco-97
P. 102
La intervidiĝo de ambaŭ ŝtatestroj okazis la 23-an
de oktobro de 1940. Per la filmo kaj fotoj ekzist-
antaj pri tiu evento oni povas konstati ke la hispa-
na reganto aperas komplezema antaŭ la germana
lidero, elmontrante admiron kaj amikecon al ĉi tiu.
Nuntempe oni scias ke tiuj sentoj estis veraj, sed
samtempe la sceno estis sufiĉe teatreca. Tiam Fran-
ko jam estis preninte la decidon ne eniri en la mi-
liton. Li prave konsideris ke Britio povus dumlonge
rezisti en la metropolo kaj en ties kolonioj. Kro-
me, militanta Hispanio estus en tre febla situacio
pro la blokado de ties provizado kiun Britio povus
efektivigi. Estis evidente ke Germanio ne povus ans-
tataŭigi tiun provizadon. Fakte, Hispanio devis kun-
labori en la provizado al Germanio dum la milito.
Sed Franko ne povis klare rifuzi la germanan pos-
tulon; li devis ruze manovri simulante akcepti la pe-
ton de Hitlero sed prokrastigante la fiksadon de da-
to por la hispana ekmilitado en la pakto kiun ili sub-
skribis. Ĉiukaze Franko insistis en la peto de la fran-
caj kolonioj en Afriko kaj en la provizado, far la
germanoj, de tritiko, armiloj kaj kemiaĵoj.
Sekvis poste kelkaj germanaj premoj al Hispanio
pere de la ambasadoroj por ke tiu lando eniru en la
militon. Fine Hitlero mendis al Mussolino pluan pre-
mon tiurilate. Franko intervidiĝis kun la itala dik-
tatoro en Bordighera la 12-an de februaro de 1941.
Franko insistis pri siaj nerealigeblaj petoj kaj pri
la manko je preparo de la hispana armeo por militaj
taskoj. Mussolino, en mesaĝo al Hitlero, agnoskis
ke: oni ne povas peli al milito iun armeon kiu ha-
vas pano-provizaĵon por unu sola tago.
Du monatojn poste, la 6-an de aprilo de tiu jaro
1941, du germanaj armeoj, kun apogo de trupoj
de Italio kaj Hungario, atakis Jugoslavion kaj Grek-
ujon. Kvankam malgrandaj armitaj grupoj povis
fuĝi al la interna montaro, kiujn la germanoj ne ple-
ne okupis, Jugoslavio kapitulacis la 17-an de apri-
lo. La germanoj kaptis Atenon la 27-an de aprilo.
La germana avanco kulminis per la kapto de Kreto-
insulo, sur kiu Germanio lanĉis inter la 20-a kaj
102