Page 104 - heleco-97
P. 104
700.000 el la landoj de la Akso: 475.000 rumanoj,
60.000 italoj, 50.000 slovakoj, 40.000 hungaroj. His-
panio, ne deklaris militon al la aliancanoj, sed sin
deklaris "militema" kontraŭ la komunismo en junio
1941 kaj sendis la t. n. «Bluan Divizion», komence
konstituita de 17.692 homoj sub la komando de ge-
neralo Muñoz Grandes; tiuj trupoj eniris en batalon
en oktobro en la fronto de Leningrado. Per proksim-
ume 10 divizioj kaj 250.000 soldatoj, Finnlando prepa-
ris, kunordigite kun Barbaroso, sian propran militan
operacion kontraŭ Rusujo por reakiri Karelion kaj la
aliajn teritoriojn perditajn en la vintra milito de 1939-
1940. La ofensivo kontemplis la penetradon, deplo-
jon kaj avancadon de la germanaj armeoj ekde la
Balta Maro ĝis la Nigra Maro (1.800 kilometroj) laŭ
tri linioj: al Leningrado, en kiu partoprenus la finna
armeo, al Smolensko kaj al Moskvo.
Hitlero kaj la germana militista stabo planis komplet-
igi la operacion en la daŭro de kvar monatoj. Ver-
dire, la atako estis granda surprizo por la rusoj. Stalin
ne volis kredi la multajn indikojn provizitajn de liaj
spionaj servoj kaj de Britio pri la tuja germana atako.
Li obstine esperis ke Germanio respektus la paktojn
de 1939; li vidis en la informoj ricevitaj nur interes-
atajn anglajn manovrojn por provoki rus-germanan
konflikton kaj tiel trudi al Germanio militon sur du
frontoj. Stalin eraris; la germana atako komenciĝis
la 22-an de junio 1941 je la tria horo matene. Per
serio da tre precizaj kaj efikaj preventaj atakoj, la
germana aviado detruis preskaŭ duonon (1.700
aviadiloj) el la sovetia aer-armeo dum unu sema-
jno, atingante tiele aeran superecon. Germanaj di-
vizioj trapikis la malbone aranĝitajn rusajn defend-
liniojn, fortranĉis siajn komunik-liniojn kaj kaptis
gigantajn poŝojn da malamikaj soldatoj. La rusoj
perdis milionon kaj duonon da soldatoj en la unuaj
tagoj de la ofensivo; tri milionojn, en la unuaj kvar
monatoj. La norda kolono de la atako bone plenumis
sian planon en la balta zono sed ne kaptis la urbon
Leningrado, sed sieĝis ĝin. Ŝajnas ke tiam ne intere-
sis al la germanoj tuj eniri en Leningradon ĉar ĉi tiu
104