Page 99 - heleco-97
P. 99
civitanojn: Mi havas nenion oferti krom sangon, pen-
adon, ŝviton kaj larmojn, li eldiris la 13-an de majo de
1940. Churchill alprenis la gvidadon de la milito kun
ega energio kaj entuziasmo, kunlaborante kun siaj gene-
raloj. Hitlero, kiel prepara operacio por la posta per-
mara invado al Britio, komencis aeran ofensivon la 10-an
de julio. La t. n. «Batalo de Anglio», okazis de julio ĝis
oktobro de 1940, batalo inter la brita aerarmeo (la RAF,
Royal Air Force), proksimume 1.450 aviadiloj komence
subkomande de marŝalo Dowding, kaj la germana (Luft-
waffe), proksimume 2.800 ĉasaviadiloj sub la komando
de Göring. La germanoj unue atakis britajn havenojn
kaj ŝipojn en la Manika markolo; poste, en aŭgusto, flug-
havenojn kaj fabrikojn en suda Anglujo; fine, ekde sep-
tembro, la ĉefajn urbojn de la lando: Londono estis bom-
bardita unuafoje la 7-an de septembro de 1940. La RAF,
kiu bonege uzis la radarajn staciojn instalitajn tra la tuta
lando, perdis 915 aviadilojn kaj 449 pilotojn. Germa-
nio perdis 1.733 aviadilojn. Ĝi ne sukcesis detrui britan
aeran potencon. En oktobro, Hitler definitivde forlasis
la ideon invadi Britujon. Sed daŭris la atakoj al la ur-
boj: Londono, Glasgovo, Plymouth, ktp. La 14-an de no-
vembro, la Luftwaffe laŭvorte detruis Coventry. Londo-
no estis bombardita 120 tagojn sinsekve: 80.000 homoj
mortis en la bombadoj. Birmingham, la lasta urbo atakita,
estis bombardita la 16-an de majo de 1941. Britio re-
agis per bombadoj kontraŭ Hamburgo, Bremeno kaj iuj
aliaj germanaj urboj.
Samtempe kiel la aera «Batalo de Anglio», estis ankaŭ
la t. n. «Batalo de la Atlantiko» inter Britujo kaj Germanio.
La flotoj de ambaŭ potencoj atakadis unu la alian kaj
sinkigis ŝipojn, kaj militajn, kaj komercajn. Tradicia mara
potenco, Britujo havis pli grandan floton, sed dum la mi-
lito la germana industrio konstruis grandnombron da po-
tencaj submarŝipoj. Tiuj germanaj submarŝipoj tre dama-
ĝis la perŝipan provizadon de Britujo. En 1940 ili sinkigis
300 britajn ŝipojn, kaj militistajn kaj komercajn, 875 ŝi-
pojn en 1941, kaj en 1664 en 1942.
La eniro de Italio en la militon ampleksigis la militfronton
al la Mediteraneo. La celo de Mussolino estis pligrandigi
la italan imperion en Afriko koste de la britaj kolonioj. Li
99